martes, 4 de noviembre de 2008

Partoprenas Kubo turisman foiron en Argentino.

Havano, 3 nov (ACN) Proksimume 20 kubaj turismaj firmaoj partoprenas la dektrian internacian foiron (FIT) de Bonaero, konsiderata la ĉefa tiaspeca evento en la kontinento.

 

Inter la kubaj firmaoj videblaj en la kuba stando oni trovas la hotelĉenojn Gran Caribe, Cubanacán, Isla Azul, Sol Meliá, Accor, Sandals kaj Habaguanex, raportas la retejo de la kuba gazeto Granma.

 

Ankaŭ partoprenas la turismaj operaciantoj Ecotur, San Cristóbal, Havanatur, Paradiso kaj la flugkompanio Cubana kaj la ministerio de turismo.

 

Mario Ramos Álvarez, direktoro de la oficejo de informado kaj turismo de la insulo por Sudameriko, deklaris ke meze de la financa ŝtormo kiu vipas la mondon, Kubo diskonigas sian turisman allogaĵon en Bonaero kiel ekzemplo de solida turisma industrio.

 

Li laŭdis la flu-evoluon de argentinaj vizitantoj al Kubo, kies kresko estos iom pli ol 22 elcento kompare al la pasinta jaro.

 

Li informis pri ampleksigo de aeraj flugoj semajnaj  dum la jaro 2009 por la alta sezono turisma, januaro-februaro, kaj pri rektaj flugoj inter Córdoba-Havano kaj insuletoj kiel Cayo Coco kaj Cayo Largo.

 

Li emfazis ke la rapida rekuperiĝo de la destinoj turismaj de la insulo damaĝitaj de la uraganoj, estas laŭdinda kaj ebligis la pretigon de la bezonataj kondiĉoj por garantii la bonan servon dum la tuta sezono.

No hay comentarios: