viernes, 14 de noviembre de 2008

Invito al usonaj filmistoj por la 30ª internacia kinofestivalo de Havano.

Havano, 13 nov (ACN) La prezidanto de la organiza komitato de la 30ª internacia festivalo de nova kinoarto latinamerika, Alfredo Guevara,   alvokis la filmistojn el la tuta mondo unuigi fortojn por sukcesa realigo de tiu ĉi evento okazonta en Havano venontdecembre.

 

Li aparte invitis usonajn filmistojn por renkontiĝi kun siaj kolegoj el diversaj mondopartoj kaj kune kun la intelektulaj klarvidaj mensoj de la sepa arto, kontraŭstari etendiĝon de banala komercado.

 

Li pledis por ke la festivalo, nomata "Pontoj kaj pliaj pontoj", konsistigu proksimiĝon sen antaŭjuĝoj por kompreniĝo, dialogi, pliriĉigi kreiveman sperton kaj realigi  projektojn sen regado de premoj aŭ ideologioj.

 

La trideka festivalo de nova latinamerika kinoarto okazos ekde la 2ª ĝis la 12ª de decembro kaj prezentos pli ol cento da verkoj, inkluzive longaj kaj mallongaj filmoj, novaj verkoj, dokumentaj filmoj kaj porinfanaj filmoj.

 

Inter la partoprenontoj de la regiono, menciindas Brazilo kun 23 filmoj, Argentino kun 21, Meksiko kun 19 kaj Kubo kun 15 filmoj.

No hay comentarios: