viernes, 7 de noviembre de 2008

Juĝo al liberigintoj de la teroristo Posada Carriles.

Havano, 7 nov (ACN) La funkciuloj liberigintaj la teroriston Luis Posada Carriles la 26an de aŭgusto 2004 en Panamo kaj ties kunkulpuloj, estos juĝitaj en tiu lando, laŭ raportis la loka gazetaro.

 

La akuzitoj estas la eksministro de justico Arnulfo Escalona kaj la eksa estro de la polico Carlos Bares, pro perforto de aŭtoritato, informis la unua prokuroro kontraŭ koruptado de tiu lando, Mercedes de León.

 

Oni ankaŭ akuzas la eksan direktoron pri migrado Javier Tapia, kiu provokis kontraŭleĝan liberigon de la teroristo antaŭ ol la dekreto je liberigo estu publikigita.

 

La teroristoj Posada Carriles, Pedro Crispín Remón, Guillermo Novo Sampoll kaj Gaspar Jiménez, estis arestitaj en Panamo la 17an de novembro de la jaro 2000, kiam ili planadis eksplodigi la universitatan teatron de la panama ĉefurbo dum asembleo kie la kuba gvidanto Fidel Castro prezentiĝus.

 

La kvaropo estis komdamnita je punoj ĝis 8 jaroj, kaj kelkaj monatoj poste, estis liberigitaj de la tiama prezidantino de Panamo, Mireya Moscosa, depost prem-interveno de usonaj funkciuloj kaj la kongresistoj Lincoln kaj Mario Diaz-Balart kaj Ileana Ros-Lehtinen.

 

Pasintjunie, la supera kortumo de tiu lando deklaris la liberigon ne valida. Nuntempe, tiuj teroristoj rezidas en Miami, Usono, sub protekto de la registaro, ĉar ili estas malnovaj kunlaborantoj de la usona inteligencia agentejo CIA kaj partoprenis plurajn perfortajn agojn orientitajn de tiu agentejo en sia malpura milito kontraŭ Kubo.

No hay comentarios: