jueves, 20 de noviembre de 2008

Esperanto kaj Unesco: lingvoj gravas.

Havano, 19 nov(ACN) La konferenco Esperanto 2008 "Esperanto kaj
Unesco" okazis ĉi-marde en la sidejo de la Kuba Asocio de UN (ACNU)
kiel parto de la omaĝoj pro la Internacia Jaro de la Lingvoj deklarita
de la ĝenerala asembleo de UN
La aranĝon prezidis Susana Sardiñas, permanenta sekretariino de la
Kuba Unesco-Komisiono, Julián Hernández, prezidanto de Kuba
Esperanto-Asocio kaj kiel invitito, la sro. Abdel Fattah Ezzeldin,
ambasadoro de la araba respubliko de Egiptio en Havano.
La renkontiĝon partoprenis
kvindeko da personoj kaj oni aŭdis prelegojn pri la historio kaj nuntempo
de la rilatoj inter Esperanto(UEA) kaj Unesco, kaj pri la perspektivoj
kunlaboraj kadre de la celoj de ambaŭ institucioj internaciaj.
Siaflanke, la
reprezentantino de la kuba UNESCO-komisiono, bonvenigis la iniciaton okazigi
la konferencon kaj pritraktis diversajn aspektojn de la nuna laboro de
la Unesco
kaj aparte de la kuba komisiono rilate al lingvaj temoj kaj projektoj en
kiuj Esperanto povus kunpartopreni. Ŝi komentis pri projektoj de la
kuba komisiono rilate projektojn por protektado de indiĝenaj lingvoj,
kadre de la agado de la Movado de Nealiancitaj
Landoj kiun Kubo prezidas nuntempe, kaj same pri aliaj temoj kiel
alfabetigado; ŝi esprimis intereson eltrovi kunlaborajn projektojn kun
KEA.
Oni konfirmis la celon komunan protekti la gepatran lingvon kiel
esencan elementon de identeco kaj strategian faktoron por daŭrigebla
evoluo, ĉar ĝi konsistigas la vojon al nova erao en kiu ĉiu popolo kaj
ties lingvo havu samajn rajtojn ekzisti kaj krei pli justan socion.

181108mgglez

No hay comentarios: