viernes, 7 de noviembre de 2008

Renkontiĝas Evo Morales kun kubaj parlamentanoj.

Havano, 6 nov (ACN) La bolivia prezidento Evo Morales renkontiĝis en La paz kun kubaj parlamentanoj kiuj vizitas la landon por partopreni interparlamentan kunsidon.

 

Kadre de tiu kunsido la parlamentanoj de Bolivio kaj Kubo esprimis per komuna deklaro sian rifuzon kontraŭ la usona blokado komerca, ekonomika kaj financa altrudata al la kariba lando dum preskaŭ 50 jaroj.

 

La parlamentanoj okazigis en La Paz, la duan interparlamentan kunsidon de grupoj amikaj, kaj esprimis subtenon al la kuba rezolucio aprobita en UN kontraŭ la usona agresa politiko per amasa plimulto al la membro-landoj.

 

La deklaro emfazas la bezonon daŭrigi la batalon por liberigo de la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalandoj jam 10 jaroj maljuste enkarcerigitaj en Usono.

 

Ambaŭ delegitaroj laŭdis la sukcesan finiĝon de la nacia programo alfabetiga, kiu ebligos deklari Bolivion, fine de la nuna jaro, kiel la trian landon liberan je analfabetismo en Latinameriko, depost Kubo en 1961 kaj Venezuelo en 2005. 

 

La insulan delegitaron ankaŭ formis la doktoro Jorge González, prezidanto de la parlamenta asocio de amikeco al Bolivio; José Luis Toledo, prezidanto de la komisiono de konstituciaj kaj juraj aferoj de la kuba parlamento, Rafael Daŭsá, kuba ambasadoro en La Paz kaj la elstara eksatletino Ana Fidelia Quirot.

No hay comentarios: