miércoles, 5 de noviembre de 2008

Pripensoj de Fidel pri la elektoj de la 4ª de novembro en Usono.

Havano, 4 nov (ACN) Ĉi-marde, la kuba gazetaro publikigis pripensojn de Fidel pri la elektoj en Usono, kie li taksas ke tiu ĉi tago estas grava kaj kiel la monda publika opinio sekvas la okazaĵojn pro tio ke "temas pri la plej potenca lando de la planedo."

 

En la artikolo Fidel asertas ke "kun malpli ol 5 elcento de la monda loĝantaro Usono elsuĉas ĉiujare enormajn kvantojn da petrolo kaj gaso, mineraloj, krudaĵoj, varoj kaj produktoj elstaraj el eksterlando, multaj el ili, la brulaĵoj kaj minaĵoj, ne renovigeblaj.

 

En siaj pripensoj Fidel aludas la originon de la kandidato demokrata al la prezidanteco, Obama, kiu povis studi en supera eduka centro kaj diplomiĝi kun brilaj rezultoj.  Li asertis ke "sendube li estas pli inteligenta, klera kaj flegma ol lia respublikana kontraŭulo"

 

Li faris analizon de la elektoj kiam la mondo suferas gravan financan krizon, "la plej grava ekde la tridekaj jaroj, inter multaj aliaj kiuj serioze damaĝis la ekonomion de multaj landoj", asertis Fidel.

 

Fidel analizas la idearon prezentatan de la kandidatoj kaj asertas ke "fronte al la financa krizo, la usonaj civitanoj multe pli zorgemas pri la ekonomio ol pri la milito de Irako.

Ilin turmentas zorgoj pri laborlokoj, sekureco de ŝparkontoj, pensioj, timo perdi monvaloron kaj loĝejojn. Ili deziras sekurecon ricevi medicinan atenton taŭgan kaj garantion pri la rajto de la gefiloj esti bone edukitaj".

 

Fidel ankaŭ asertas ke "Obama defiemas kaj travivis riskojn kreskontajn en lando kie ajna ekstremulo povas leĝe akiri armilon modernegan kie ajn samkiel komence de la 18ª jarcento en usona teritorio. Li subtenas sian sistemon kaj subtenos sin en ĝi." Aldonas Fidel.

 

"Zorgoj pro la enormaj problemoj de la mondo ne estas vere  en la kapo de Obama kaj des malpli en la kapo de la alia kandidato, kiu estante milit-piloto, bombardis tunojn da eksplodiloj sur la urbo Hanojo en Vjetnamio sen ajna konscienc-riproĉo."

 

Fidel skribis ke "se tamen, li erarus kaj rasismo regus en la elektoj kaj la respublikana kandidato venkus, la danĝero pri milito en la mondo kreskus, kaj la ŝancoj de la popoloj pri evoluado reduktiĝus. Spite al ĉio, li aldonis, oni devas batali kaj krei konscion pri tio,  sendepende de la venkanto."

jag/arh 08 0533

No hay comentarios: