martes, 11 de noviembre de 2008

Ni ne devas malentuziasmiĝi fronte al la natura sorto-bato.

Havano, 8 nov (ACN) La kuba gvidanto publikigis en la hodiaŭa gazetaro artikolon sub la titolo La tria uragano, kie li alvokas la kubanojn "ne malentuziasmiĝi fronte al la sorto-bato de la naturo."

 

Li esprimas en siaj pripensoj ke jam pluvas tra la tuta lando, kies grundo estas saturita pro la ankoraŭ freŝaj pluvoj de la lastaj semajnoj; li parolas ankaŭ pri la kultivoj kies fruktoj oni atendadas baldaŭ, la laboro farita por rekonstruado, kiuj eble denove ruiniĝos pro la nuna urganano kies trompa nomo estas Paloma (Kolombo).

 

En siaj pripensoj Fidel esprimas ke denove aŭtovojoj kaj ŝoseoj kaj aliaj konstruaĵoj estos damaĝitaj en kelkaj provincoj de la lando, tamen, li alvokas al ne malentuziasmiĝo.

 

Tute male li esprimas " ke ĉiu fakto tiaspeca devas eduki nian popolon pri la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo kaj la ekologia malekvilibro, inter la multaj problemoj alfrontataj de la homaro".

 

Li ankaŭ aldonas ke la unuaj kalkuloj pri la damaĝoj ekonomiaj de la du antaŭaj uraganoj estis malsuperaj al la realaj ciferoj finkalkulitaj, tio estas, ke la realo estas pli ol 8 mil milionoj da dolaroj anstataŭ 5 mil. Kaj nun venos pliaj damaĝoj.

 

Li insistas pri la bezono labori firme kaj senripoze kiel respondo taŭga meze de la misfortunaj cirkonstancoj; denove estos necese digne respondi, eĉ se la usona estro ofertus pian kontribuon kiel antaŭe.

 

Nia popolo postulas ĉesigon de la usona blokado, des pli kiam la internacia komunumo voĉdonis por elimino de tiu agresa politiko kaj meze de la financa krizo kiu batas ĉiujn landojn evoluintajn kaj evoluantajn.

 

Se tiu lando persistas en sia vana politiko rilate al Kubo, ĝi restos en la sama eraro, esprimas Fidel, kaj ni scias ke ankoraŭ multaj revas submeti Kubon per tiu instrumento de la usona ekstera politiko.

No hay comentarios: