Havano, 4 nov (ACN) La unua vicprezidento kaj membro de la politika buroo de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura, efektivigis oficialan dialogon kun Bounthong Chitmany, membro de la sekretariejo kaj prezidanto de la organiza komisiono de la popola revolucia partio de Laoso kaj la akompananta delegitaro.
Dum la renkontiĝo, ili interŝanĝis informojn pri la nuna situacio en la respektivaj partioj kaj landoj, pri la bonega stato de la reciprokaj rilatoj kaj aliaj temoj internaciaj.
La kuba vicprezidento konfirmis la prioritaton kaj gravecon donatan al la ekzistantaj rilatoj; siaflanke, la vizitanto emfazis la decidon de sia partio kaj registaro plifortigi la ambaŭlandajn ligojn.
La kunvenon partoprenis membroj de la laosa delegitaro, inter ili, Hiem Phommachanh, vicprezidanto de la komisiono pri eksteraj rilatoj.
jhs/jhs 08 2207
No hay comentarios:
Publicar un comentario