martes, 11 de noviembre de 2008

Premioj disdonitaj en la 26ª internacia foiro de Havano.

Havano, 7 nov (ACN) La 26ª eldono de la internacia foiro de Havano, FIHAV 2008, sukcese finiĝis kun negocaj kontraktoj je pli ol 350 milionoj da dolaroj kaj plifirmigo de la ekonomikaj rilatoj de la insulo kun la mondo.

 

Abraham Maciquez, prezidanto de la organiza komitato de la foiro, deklaris dum la ferma ceremonio en la Kongresa Palaco de Havano, ke la rezulto estis atingita spite al la firma ekonomika milito de la usona registaro kontraŭ la insulo, dum preskaŭ 50 jaroj.

 

Malgraŭ la gravaj damaĝoj provokitaj de la meteologiaj fenomenoj kiuj forte batis la insulon, oni decidis okazigi la foiron kiel signo de la enlanda volo rekuperiĝi.

 

Kubo, Hispanio, Germanio, Brazilo, Ĉinio, Italio, Koreio kaj Venezuelo ricevis oran medalon pro la alta kvalito de la produktoj prezentitaj, dum la granda premio de integrala komunikado estis por la kuba entrepreno de telekomunikado ETECSA.

 

La ferman ceremonion partoprenis la komandanto Ramiro Valdés, ministro pri informadiko kaj telekomunikado, kaj la vicprezidento Carlos Lage, ankaŭ ekzekutiva sekretario de la ministra konsilantaro.

 

Ankaŭ partoprenis José Ramón Fernández kaj Ricardo Cabrisas, ambaŭ vicprezidantoj de la ministra konsilantaro, inter aliaj.

No hay comentarios: