lunes, 17 de noviembre de 2008

Aniĝas Kubo al la Grupo de Rio.

Havano, 14 nov (ACN)Kubo iĝis plenrajta membro de la Grupo de Rio, laŭ
aprobis la ministroj pri eksteraj rilatoj de la membro-landoj
kunsidintaj en Zacatecas, Meksiko
Dum la 27ª kunsido ministeria de la permanenta mekanismo de konsultiĝo
kaj politika interkonsento (Grupo de Rio), la ministroj per oficiala
komuniko sciigis la koncernan decidon.
La dokumento klarigas ke oni konvinke scias ke la ampleksigo "estas
esenca elemento por plifortiĝo de la Grupo de Rio, kiu riĉigas sian
naturon diversan kaj plurfacetan kaj projekcias sian eldiron per
renovigita aŭtoritato."
Tio signifas ke la natura inkluzivo de Kubo estas mekanismo aŭtente
latinamerika kaj kariba, sen eksterregiona ĉeesto, kaj konsistigas
alian simbolon pri la transformiĝoj okazantaj en la kontinento kaj la
fiasko de la usona politiko, nun izolita, en sia pretendo apartigi la
insulon.
Dum la lastaj jaroj pluraj membroj de la Grupo insistis pri la volo ke
Kubo eniru la organizaĵon, ĉar estis bezonate, por ripari la foreston
de la pasintaj tempoj kaj kompletigi la Grupon kiel latinamerika kaj
kariba institucio, en sia inkluziveco kaj reprezentiveco de la tuta
regiono.
La Grupo de Rio estis fondita en decembro 1986, derivinta el la Grupo
de Contadora kaj la Grupo de Subteno, rilataj al serĉado de paco en
Centrameriko; ĝi okazigis dudek pintkunsidojn kaj ampleksigis sian
membraron kvarfoje, al ĉiuj latinamerikaj landoj, escepte de Kubo, kaj
al plej multo el la karibaj landoj. 1411ain

No hay comentarios: