viernes, 14 de noviembre de 2008

Usona blokado malfaciligas sciencajn interŝanĝojn

Havano, 12 nov (ACN) La usona sciencisto Eli Sercarz, doktoro pri
imunologio de la Universitato de Harvard, esprimis en ĉi-tiu urbo, ke
la sciencistoj realigas promesplenajn progresojn rilate malsanojn
nomatajn aŭtoimunaj kaj menciis la diabeton tipo 1.

Li deklaris al la insula gazetaro ke nuntempe oni realigis kelkajn
"favorajn sekvojn" en la kuracado de tiu malsano kaj eĉ kuraĝis
prognozi ke eventuale en la venontaj dek jaroj oni povus sukcesi kaj,
eĉ, ĝin kuraci.

La elstara sciencisto usona, ankaŭ direktoro de la grupo de
imunoregulado de la Instituto Torrey Pines por molekulaj esploroj en
Kalifornio, esprimis ke la diabeto 1 povas eki en tre fruaj etapoj,
eĉ en beboj, sed en alta procentaĵo de tiuj pacientoj evidentiĝis la
aŭtoimuna origino de la malsano.

La diabeto nomata tipo 2 rilatas esence al metabolaj kaj mediaj
faktoroj; li parolis pri ĉiam pli efikaj traktadoj kontraŭ diversaj
tipoj de malbonaj tumoroj.

La elstara sciencisto partoprenas en la scienca evento okazanta en
Havano pri imunoterapio, kiun organizas ĉiun duan jaron la kuba centro
de imunologio molekula, kaj ĉi-foje dediĉita al la temo de kancero,
aŭtoimunaj malsanoj kaj imuna sistemo.

Li laŭdis la altan nivelon sciencan de la eventoj kaj bedaŭris ke la
obstakloj starigitaj de la usona ekonomika kaj komerca blokado
altrudita de Usono, kiun li taksis "stulta kaj kontraŭdira",
malebligas pliajn interŝanĝojn kaj alvenon de usonaj sciencistoj al la
insulo, kies rezulto estus bonefika por ambaŭ popoloj.

No hay comentarios: