viernes, 14 de noviembre de 2008

Prezentita nova libro de Fidel pri “Paco en Kolombio”.

Havano, 13 nov (ACN) La libro "Paco en Kolombio" verkita de la kuba gvidanto Fidel Castro, estis prezentita en la Kongresa Palaco de Havano.

 

Enkondukan prezenton faris la kuba ministro de kulturo, Abel Prieto Jiménez, kiu taksis kiel agrabla surprizo, ke Fidel "donacas neeldonitan libron" kiu konsistigos malbonan surprizon por la malamikoj de la kuba revolucio.

 

La libro estas rezulto de pli ol 400 horoj da intensa laboro kaj rivelas por la unua fojo la enhavon de gravaj dokumentoj, intervjuoj kaj  propraj spertoj pri la interna konflikto de tiu sudamerika lando.

 

Ĝi transdonas historian atestilon pri la konstantaj kaj sindonemaj streboj de Kubo por kontribui atingi pacon en tiu frata lando.

La kuba ministro de kulturo aldonis ke la aŭtenta maldekstrula intelektularo alproprigos al si tiun libron kiel referenckadron, samkiel tiuj personoj kiuj partoprenas en la sociaj movadoj en Latinameriko kaj aliaj regionoj, "tiuj kiuj laŭ vortoj de Fidel en la libroenkonduko, vere batalas por mondo pli bona kaj justa".
Siaflanke, José Arbesú Fraga, vicestro de la departemento de internaciaj rilatoj de la centra komitato de la komunista partio, escepta atestanto de la rakontata historio, klarigis ke la plej grava afero de la libro, estas ke ĝi prezentas la strebojn de Kubo favore al la paco en Kolombio, kion klopodas kaŝi kaj silentigi la usona imperiismo kaj la oligarkio de tiu lando.
Klariginte aspektojn de la kompleksa konflikto civila interna en tiu lando sudamerika kaj la interveno de la insulo pro humanitaraj kialoj, Fraga precizigis ke Kubo neniam sendis armilojn al Kolombio nek transdonis financan subtenon al ajna organizaĵo en tiu lando.
Aliflanke, la kuba ĵurnalistino Katiuska Blanco, en la prezento de la libro esprimis ke ĝi posedas la valoron esti rakontita kun plena sincereco; la libro posedas  preskaŭ 300 paĝojn kaj vastan fotografian kolekton kiu prezentas la historion kaj pruvas ĉion rakontatan en ĝi.
Ŝi indikis ke nekontestebla fakto de la dokumento estas  respekto strikta de Kubo al la rajtoj de la revoluciaj fortoj en la kontinento laŭlonge de la historio.

No hay comentarios: