miércoles, 12 de noviembre de 2008

Rusio favoras pli fortajn ekonomikajn rilatojn kun Kubo

Havano, 11 nov (ACN)  La prezidento de Rusio, Dmitri Medvédev, akceptis en Moskvo la kuban ministron pri eksteraj rilatoj, Felipe Pérez Roque kiu plenumas oficialan laborviziton en tiu lando.

 

La rusa prezidento esprimis la volon intensigi la komercajn kaj ekonomikajn rilatojn kun la insulo.

 

Li ankaŭ elstarigis ke Kubo estis kaj daŭre estas unu el la ĉefaj latinamerikaj partneroj de Rusio, kaj aldonis ke post dekjara paŭzo en la rilatoj, ambaŭ landoj "postlasis tiun periodon" kaj nun posedas "intensajn kontaktojn amikajn".

 

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Felipe Pérez Roque, antaŭe dialogis ĉi-marde kun sia rusa homologo, Serguei Lavrov,

kaj ambaŭ ministroj subskribis komunan deklaron kaj planon de interŝanĝoj inter la koncernaj ministerioj por la jaro 2009, laŭ informis la insula ministro dum gazetara konferenco en Moksvo.

 

Dum la dialogo kun Lavrov oni pritraktis la rilatojn de ambaŭ landoj, la perspektivojn pri kunlaboro, reformojn de UN, pri nova financa arkitekturo kaj komunaj sintenoj en internaciaj forumoj. Pérez Roque, ankaŭ konfirmis sian renkontiĝon kun la rusa ŝtatestro Dmitri Medvédev.

 

La kuba ministro asertis ke la rilatoj ruso-kubaj tre pozitivas por ambaŭ landoj kaj por Latinameriko; li esprimis la esperon ke tiuj rilatoj pli fortiĝos kiel esprimo de la komuna volo popola.

 

Li emfazis ke la rilatoj   inter Rusio kaj Kubo ne estas kojunkturaj, kaj konsideris ke tiuj ne devas dependi de ajna prikonsidero escepte la komunajn, kaj devas esti sendependaj de la rilatoj de Rusio kaj Kubo kun Usono.

No hay comentarios: