viernes, 14 de noviembre de 2008

Vizitis Raúl damaĝitojn de la uragano Paloma.

Havano, 13 nov (ACN) La kuba prezidento kaj generalo de armeo Raúl Castro, vizitis la damaĝitojn de la uragano Paloma en la municipo Amancio Rodríguez de la provinco Las Tunas kaj la vilaĝon Sta Cruz del Sur en la provinco Camaguey, ambaŭ situantaj en la orienta regiono de la insulo.

La kuba gvidanto dialogis kun la loĝantoj de tiuj vilaĝoj kaj klarigis ke ni posedas la volon venki, alfronti tiujn naturajn fenomenojn kaj  eltiri instruojn taŭgajn, ĉar ni devas kunvivi kun tiuj eventoj, kaj plej gravas konservi la vivon.
Li klarigis ke la preventaj reguloj estas multekostaj, sed valoras la penon kiam temas pri protektado de homaj vivoj; li aldonis ke en tiu ĉi okazo oni evakuis pli ol unu miliono 200 mil personojn, kio evitis viktimojn de la uragano.

Raúl klarigis al la ĉeestantoj ke ni devas prepariĝi por tiaspecaj naturaj fenomenoj, ĉiam pli oftaj kaj intensaj kaŭze de la klimataj ŝanĝoj grandparte provokitaj de la senracia homa agado.

 

Akompanis lin José Ramón Machado Ventura, la unua vicprezidento, kaj la generalo de armea korpuso Ramón Espinosa, estro de la orieta armeo, la generalo de armea korpuso Joaquin Quinta Solá, vicministro de la revoluciaj armitaj fortoj kaj aliaj aŭtoritatuloj.

Raúl precizigis ke, kvankam dekomence, pro la provizoraj kalkuloj, oni informis ciferon super 5 mil milionoj da dolaroj, reale la cifero superas la ciferon je 9 349 milionoj da dolaroj je la nuna kurzo.
Li komentis ke pro la novaj damaĝoj kaŭzitaj de la uragano Paloma, sendube la cifero de la perdoj provokitaj de la tri uraganoj batintaj la insulon proksimumas al dek mil milionoj da dolaroj.

No hay comentarios: