martes, 28 de octubre de 2008

Vizito de Pérez Roque plifortigas rilatojn kun Meksiko.

Havano, 24 okt (ACN) Renovigo kaj plifortigo de la rilatoj inter Meksiko kaj Kubo en diversaj sferoj, konsistigas la plej distingan signon de la vizito farita al tiu lando flanke de Felipe Pérez Roque, kuba ministro pri eksteraj rilatoj.

 

Kiel simbolo pri tiu celo de la kuba registaro, la kuba ministro transdonis al la meksika prezidento Felipe Calderón, invitilon de la kuba prezidento Raúl Castro por estonta vizito al Kubo, raportis la informagentejo latinamerika Prensa Latina.

 

Dum amika renkontiĝo, ambaŭ aŭtoritatuloj elstarigis la pozitivan evoluon de la laboroj interne de la mekanismoj instituciaj de ambaŭ landoj, kaj montriĝis tre optimismaj pri la rezultoj fontontaj de la ĵusa subskribo de interkomprena memorandumo pri migraj aferoj.

 

La meksika prezidento esprimis sian fidon ke la koncerna dokumento kontribuos malstimuli kontraŭleĝan elmigradon kaj por pli efika batalo kontraŭ trafikado de personoj, emfazis noto de la prezidanteco.

 

La kuba ministro esprimis, antaŭ reprezentantoj de la senato meksika kiuj afablege akceptis lin,  la intereson de Kubo ke la rilatoj reiru al la punkto kie ĉiam devis resti.

 

Antaŭ forlasi Meksikon, Pérez Roque partoprenis kunvenon kun kubaj rezidantoj en Meksiko kaj membroj de la meksika movado de solidareco al Kubo, kiuj konfirmis sian rifuzon kontraŭ la altrudata blokado usona al la kariba lando kaj petis liberigon por la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj maljuste enkarcerigitaj en usonaj malliberejoj.

No hay comentarios: