miércoles, 22 de octubre de 2008

Alvenos al Kubo eŭropa komisiito por evoluo.

Havano, 22 okt (ACN) Louis Michel, eŭropa komisiito por evoluo kaj humanitara helpo alvenos ĉi-vespere al Kubo por plenumi oficialan laborviziton ĝis venonta vendredo.

 

Lia vizito donas kontinuecon al la politika dialogo starigita kun la Eŭropa Unio kaj formaligos la ambaŭflankan kunlaboron inter la Eŭropa Komisiono kaj Kubo, informas la kuba gazeto Granma, oficiala organo de la komunista partio.

 

Louis Michel havos ampleksan laborprogramon kiu inkluzivas oficialan dialogon kun Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj kaj renkontiĝos kun aliaj altrangaj aŭtoritatuloj. Li vizitos regionojn damaĝitajn de la uraganoj Gustav kaj Ike kiuj batis la landon de antaŭnelonge.

No hay comentarios: