martes, 28 de octubre de 2008

Susbskribis deklaron kunlaboran Kubo kaj la Eŭropa Komisiono.

Havano, 24 okt (ACN) La Eŭropa Komisiono kaj Kubo subskribis kunlaboran deklaron diskonigitan en ĉi-urbo, per kiu ambaŭ institucioj konstatigas la ekziston de nepraj kondiĉoj por renovigi la kunlaboron, ĉiam surbaze de reciproka kaj ne diskrimacia traktado, strikta respekto de ŝtata suvereno, ne enmiksiĝo en internajn aferojn, respekto al politika sendependeco kaj laŭ prioritatoj starigitaj de la ricevanto.

 

Per tiu ĉi deklaro oni decidas ke tiu kunlaboro inter la Eŭropa Komisiono kaj Kubo, okazos sen antaŭkondiĉoj kaj kun plena respekto al la leĝaro nacia kaj komunuma.

 

La dokumento estis subskribita de Louis Michel, flanke de la Eŭropa Komisiono, kaj Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj de la kariba insulo.

 

La altrangaj reprezentantoj konsentis ke la kunlaboro okazu tra la kreitaj proceduroj de ambaŭ partneroj kaj en sferoj reciproke interkonsentitaj kaj avantaĝaj por la koncernatoj.

 

En la subskribita dokumento estas skribite la decido esplori la ekzistantajn oficialajn kanalojn, la areojn por kunlabori kaj manierojn ĝin realigi; tiucele estas decidite daŭrigi fizikajn kunvenojn kaj profiti internaciajn kunsidojn tiucele, per interŝanĝo de vizitoj kaj aliaj konvenaj manieroj.

 

Ekde nun, tiu ĉi deklaro konsistigas la kadron reciproke interkonsentitan por evoluigi la kunlaboron inter la Eŭropa Komisiono kaj Kubo.

No hay comentarios: