miércoles, 22 de octubre de 2008

Akceptas Machado Ventura prezidanton de FRETILIN

Havano, 22 okt (ACN) La unua vicprezidento de la ŝtata konsilantaro kaj membro de la politika buroo de la komunista partio, José R. Machado Ventura, akceptis en ĉi-urbo la prezidanton de la Revolucia Fronto de Sendependa Orienta Timoro (FRETILIN), sro. Francisco Guterrez.

 

La vizitanto, konata en sia lando kiel "Lu Olo" estis gerilano dum 24 jaroj kaj post sendependiĝo estis la unua prezidanto de la konstitucia asembleo kaj parlamentestro de tiu azia lando.

 

Dum la renkontiĝo, la vizitanto dankis la kunlaboron kaj solidaremon de Kubo fronte al la grandaj defioj de tiu lando depost kelkaj jarcentoj de koloniismo kaj ekspluatado; li aparte dankis la kunlaboron de la insulaj kunlaborantoj en la prisana servo ĉe tre izolaj regionoj.

 

Siaflanke, la kuba vicprezidento konfirmis la solidaremon de Kubo kaj memorigis ke la unua voĉo de tiu azia lando en la ĝenerala asembleo de UN post sendependiĝo estis favore al Kubo pri la bezono haltigi la usonan ekonomikan blokadon kontraŭ la kariba insulo.

 

La dialogon partoprenis funkciuloj de ambaŭ landoj; la delegitaro poste renkontiĝis kun la kuba parlamentestro Ricardo Alarcón kaj vizitis diversajn centrojn  ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj historiajn en la urboj Havano kaj Matanzas.

No hay comentarios: