jueves, 20 de noviembre de 2008

Oficiala akcepto de Raúl al la ĉina prezidento Hu Jintao.

Havano, 19 nov (ACN) La kuba prezidento kaj generalo de armeo, Raúl
Castro akceptis ĉi-marde la ĉinan prezidenton Hu Jintao, kiu plenumas
oficialan laborviziton en la insulo.
La bonvenigan ceremonion ankaŭ partoprenis la unua vicprezidentj José
Ramón Machado Ventura; la vicprezidento Esteban Lazo kaj Carlos Lage;
la vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas kaj la
ministro pri eksteraj rilatoj, Felipe Pérez Roque, inter aliaj kubaj
aŭtoritatuloj.
Ambaŭ ŝtatestroj efektivigis oficialan laborkunsidon kaj prezidis la
subskribon de gravaj interkonsentoj kunlaboraj en diversaj agadkampoj.
Poste, ili vizitis la Lernejan Urbon de Tarará, situanta en la orienta
parto de Havano, kie pli ol milo da ĉinaj gestudentoj lernas la
hispanan lingvon kaj aliajn fakojn, inter alie, medicinon, en la
kariba insulo.
Hu Jintao vizitis Kubon antaŭe en 2004, kiam prezidis kun la kuba
gvidanto Fidel Castro, la ceremonion pri subskribo de 16 kunlaboraj
interkonsentoj kiuj impulsis la ambaŭlandajn rilatojn al tre alta
nivelo.
jdn/ns/rsl 08 1714

Fidel kaj Hu Jintao renkontiĝis en Havano.

Havano, 19 nov (ACN) La gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro
renkontiĝis en ĉi-urbo kun la prezidento de la popola respubliko de
Ĉinio, Hu Jintao, kaj parton de la akompananta delegitaro.
Laŭ estis informite de la nacia televido, flanke de la ĵurnalisto
Randy Alonso, en la programo Ronda Tablo, la dialogo inter Fidel kaj
Hu Jintao evidentigis la amikajn rilatojn kiuj ligas ambaŭ popolojn,
registarojn kaj partiojn.
Dum la frateca dialogo, ambaŭ personecoj koincidis en la analizo pri
la kompleksa internacia situacio, pri la graveco de tiu ĉi vizito al
la kariba insulo kaj pri la interkonsentoj rezultontaj el tiu ĉi
vizito inter Kubo kaj Ĉinio.
mro/jhs 08 1925

Esperanto kaj Unesco: lingvoj gravas.

Havano, 19 nov(ACN) La konferenco Esperanto 2008 "Esperanto kaj
Unesco" okazis ĉi-marde en la sidejo de la Kuba Asocio de UN (ACNU)
kiel parto de la omaĝoj pro la Internacia Jaro de la Lingvoj deklarita
de la ĝenerala asembleo de UN
La aranĝon prezidis Susana Sardiñas, permanenta sekretariino de la
Kuba Unesco-Komisiono, Julián Hernández, prezidanto de Kuba
Esperanto-Asocio kaj kiel invitito, la sro. Abdel Fattah Ezzeldin,
ambasadoro de la araba respubliko de Egiptio en Havano.
La renkontiĝon partoprenis
kvindeko da personoj kaj oni aŭdis prelegojn pri la historio kaj nuntempo
de la rilatoj inter Esperanto(UEA) kaj Unesco, kaj pri la perspektivoj
kunlaboraj kadre de la celoj de ambaŭ institucioj internaciaj.
Siaflanke, la
reprezentantino de la kuba UNESCO-komisiono, bonvenigis la iniciaton okazigi
la konferencon kaj pritraktis diversajn aspektojn de la nuna laboro de
la Unesco
kaj aparte de la kuba komisiono rilate al lingvaj temoj kaj projektoj en
kiuj Esperanto povus kunpartopreni. Ŝi komentis pri projektoj de la
kuba komisiono rilate projektojn por protektado de indiĝenaj lingvoj,
kadre de la agado de la Movado de Nealiancitaj
Landoj kiun Kubo prezidas nuntempe, kaj same pri aliaj temoj kiel
alfabetigado; ŝi esprimis intereson eltrovi kunlaborajn projektojn kun
KEA.
Oni konfirmis la celon komunan protekti la gepatran lingvon kiel
esencan elementon de identeco kaj strategian faktoron por daŭrigebla
evoluo, ĉar ĝi konsistigas la vojon al nova erao en kiu ĉiu popolo kaj
ties lingvo havu samajn rajtojn ekzisti kaj krei pli justan socion.

181108mgglez

martes, 18 de noviembre de 2008

Vizitas Kubon la ĉina prezidento Hu Jintao.

Havano, 18 nov (ACN) La prezidento de la popola respubliko de Ĉinio,
Hu Jintao, alvenis al Kubo por plenumi oficialan laborviziton
invitite de sia kuba homologo Raúl Castro
La vizito de la ĉina prezidento konfirmas la bonegajn rilatojn
ekzistantajn inter ambaŭ partioj kaj registaroj kaj konsistigas signon
de frata amikeco inter la popoloj de Kubo kaj Ĉini
Dum sia restado en Kubo, Hu Jintao kaj la akompananta delegitaro
plenumos oficialan dialogon kun la insula prezidento Raúl Castro,
pritaksos la evoluon de la diversaj kunlaboraj projektoj kaj vizitos
diversajn centrojn de komuna intereso.
171108ain

Taksas Fidel senenhava deklaron finan de la Grupo G-20

Havano, 18 nov (ACN) La kuba gazetaro publikigis artikolon de Fidel
Castro pri la kunsido de la grupo G-20 okazinta en Usono, sub la nomo
"La nasko de la montoj" kie la kuba gvidanto detale kaj kritike
analizas la kunsidon kunvokitan por pritrakti la financan krizon
trairanta la mondon
En siaj pripensoj Fidel parolis pri tio ke Bush estis ĝoja sidigi la
brazilan prezidento Lula je sia dekstro en la vendreda manĝo kaj la
ĉinan prezidenton Hu Jintao, kiun li tre respektas pro la enorma ĉina
merkato, maldekstre.
Li ankaŭ parolas pri tio ke la rusa ŝtatestro Medvédev estis metita
for de la usona gastiganto same kiel la franca prezidento, kaj la
hispanan Zapatero estis ne videbla tra la bildoj prezentitaj televide,
i
En sia artikolo Fidel analizas la tutan kunsidon kie ĉio estis rigore
planita kaj en malmulta tempo oni pritraktis la mondajn problemojn.
La reala fakto, aldonas Fidel, estas ke la finan deklaron ellaboris
ekonomikaj asesoroj antaŭelektitaj, tre favoraj al la novliberala
pensmaniero, dum en sia parolado Bush postulis pli da povo kaj monon
por la Internacia Monda Fonduso kaj la Monda Banko, i. a., institucioj
rigore sub kontrolo de Usono kaj ties plej proksimaj aliancanoj
Evidentas ke la deklaro aprobita per konsento de la partoprenintoj,
konsistigas plenan akcepton de la postuloj de Bush, aldonas Fidel,
kaj por multaj landoj ne estis alternativo, en sia hasta batalo por
evoluo.
Fidel emfazis ke la lingvouzo estis teknokrata, ne alirebla al la
popolaj amasoj, plena je ripetataj kaj konataj frazoj, laŭdoj al FMI ,
la Monda Banko kaj aliaj institucioj kreditaj, kiuj generas ŝuldojn,
enormajn burokratajn elspezojn kaj investojn por provizi krudaĵojn al
la grandaj transnaciaj kompanioj, kiuj ankaŭ respondecas pri la kri
Nun venas la vico al la teoriemuloj de maldekstre kaj dekstre opinii
varme aŭ malvarme pri la dokumento, aldonis Fidel.
Miaopinie, emfazas Fidel, "oni eĉ per florpetalo ne tuŝis la
privilegiojn de la imperio. Se oni disponas pri la bezonata pacienco
por ĝin legi de komenco ĝis fino, tiam eblas konstati kiel temas
simple pri pia apelacio al la etiko de la plej potenca lando en la
planedo, teknologie kaj milite, en la epoko de ekonomia tutmondiĝo,
kvazaŭ preĝantaj al la lupo ne formaĝi la Ruĝan Ĉapelulinon".

lunes, 17 de noviembre de 2008

Aniĝas Kubo al la Grupo de Rio.

Havano, 14 nov (ACN)Kubo iĝis plenrajta membro de la Grupo de Rio, laŭ
aprobis la ministroj pri eksteraj rilatoj de la membro-landoj
kunsidintaj en Zacatecas, Meksiko
Dum la 27ª kunsido ministeria de la permanenta mekanismo de konsultiĝo
kaj politika interkonsento (Grupo de Rio), la ministroj per oficiala
komuniko sciigis la koncernan decidon.
La dokumento klarigas ke oni konvinke scias ke la ampleksigo "estas
esenca elemento por plifortiĝo de la Grupo de Rio, kiu riĉigas sian
naturon diversan kaj plurfacetan kaj projekcias sian eldiron per
renovigita aŭtoritato."
Tio signifas ke la natura inkluzivo de Kubo estas mekanismo aŭtente
latinamerika kaj kariba, sen eksterregiona ĉeesto, kaj konsistigas
alian simbolon pri la transformiĝoj okazantaj en la kontinento kaj la
fiasko de la usona politiko, nun izolita, en sia pretendo apartigi la
insulon.
Dum la lastaj jaroj pluraj membroj de la Grupo insistis pri la volo ke
Kubo eniru la organizaĵon, ĉar estis bezonate, por ripari la foreston
de la pasintaj tempoj kaj kompletigi la Grupon kiel latinamerika kaj
kariba institucio, en sia inkluziveco kaj reprezentiveco de la tuta
regiono.
La Grupo de Rio estis fondita en decembro 1986, derivinta el la Grupo
de Contadora kaj la Grupo de Subteno, rilataj al serĉado de paco en
Centrameriko; ĝi okazigis dudek pintkunsidojn kaj ampleksigis sian
membraron kvarfoje, al ĉiuj latinamerikaj landoj, escepte de Kubo, kaj
al plej multo el la karibaj landoj. 1411ain

viernes, 14 de noviembre de 2008

Usona blokado malfaciligas sciencajn interŝanĝojn

Havano, 12 nov (ACN) La usona sciencisto Eli Sercarz, doktoro pri
imunologio de la Universitato de Harvard, esprimis en ĉi-tiu urbo, ke
la sciencistoj realigas promesplenajn progresojn rilate malsanojn
nomatajn aŭtoimunaj kaj menciis la diabeton tipo 1.

Li deklaris al la insula gazetaro ke nuntempe oni realigis kelkajn
"favorajn sekvojn" en la kuracado de tiu malsano kaj eĉ kuraĝis
prognozi ke eventuale en la venontaj dek jaroj oni povus sukcesi kaj,
eĉ, ĝin kuraci.

La elstara sciencisto usona, ankaŭ direktoro de la grupo de
imunoregulado de la Instituto Torrey Pines por molekulaj esploroj en
Kalifornio, esprimis ke la diabeto 1 povas eki en tre fruaj etapoj,
eĉ en beboj, sed en alta procentaĵo de tiuj pacientoj evidentiĝis la
aŭtoimuna origino de la malsano.

La diabeto nomata tipo 2 rilatas esence al metabolaj kaj mediaj
faktoroj; li parolis pri ĉiam pli efikaj traktadoj kontraŭ diversaj
tipoj de malbonaj tumoroj.

La elstara sciencisto partoprenas en la scienca evento okazanta en
Havano pri imunoterapio, kiun organizas ĉiun duan jaron la kuba centro
de imunologio molekula, kaj ĉi-foje dediĉita al la temo de kancero,
aŭtoimunaj malsanoj kaj imuna sistemo.

Li laŭdis la altan nivelon sciencan de la eventoj kaj bedaŭris ke la
obstakloj starigitaj de la usona ekonomika kaj komerca blokado
altrudita de Usono, kiun li taksis "stulta kaj kontraŭdira",
malebligas pliajn interŝanĝojn kaj alvenon de usonaj sciencistoj al la
insulo, kies rezulto estus bonefika por ambaŭ popoloj.

Rekonstruitaj ĉirkaŭ mil 900 domojn en Baracoa

Havano, 12 nov (ACN) La agadoj por kompensi la damaĝojn provokitajn de la uragano Ike en la kuba orienta provinco Guantánamo, ebligis la riparadon de preskaŭ mil 900 domoj en la municipo Baracoa, unu el la plej damaĝitaj en tiu provinco.

 

La laboroj, konceptitaj en tri etapoj ĝis decembro 2009, antaŭvidis unue la riparadon de domoj parte detruitaj kaj solvon de elektraj damaĝoj, aŭtovojoj, akvo-servoj, kaf-rikolto kaj nutraĵ-produktado.

 

En la urbo Baracoa, la maro provokis grandajn ruinigojn en domoj kaj konstruaĵoj situantaj en la ĉe-amara avenuo; alia detruita teritorio estis la municipo Maisí, kie oni kalkulas perdojn ekvivalentajn al grejno-kafo kolektita en 300 mil skatoloj el kvin galjonoj, kutima mezurilo uzata de la kamparanoj.

 

En tiu municipo, la plej orienta de la insulo, oni sukcesis kontroli la eksplodan maturiĝon de la kafo-greno, kiu sendube havos la planitajn rikoltojn de la jaro por tiu municipo.

 

En la nuna etapo, konsistigas prioritaton altigi la produktadon de nutraĵoj preter la tradiciaj volumenoj, kaj ke ĉiu agadbranĉo de la provincoj estu efike plenumataj, kiel produktiveco, ŝparado kaj batalo kontraŭ neleĝaj agoj.

Vizitis Raúl damaĝitojn de la uragano Paloma.

Havano, 13 nov (ACN) La kuba prezidento kaj generalo de armeo Raúl Castro, vizitis la damaĝitojn de la uragano Paloma en la municipo Amancio Rodríguez de la provinco Las Tunas kaj la vilaĝon Sta Cruz del Sur en la provinco Camaguey, ambaŭ situantaj en la orienta regiono de la insulo.

La kuba gvidanto dialogis kun la loĝantoj de tiuj vilaĝoj kaj klarigis ke ni posedas la volon venki, alfronti tiujn naturajn fenomenojn kaj  eltiri instruojn taŭgajn, ĉar ni devas kunvivi kun tiuj eventoj, kaj plej gravas konservi la vivon.
Li klarigis ke la preventaj reguloj estas multekostaj, sed valoras la penon kiam temas pri protektado de homaj vivoj; li aldonis ke en tiu ĉi okazo oni evakuis pli ol unu miliono 200 mil personojn, kio evitis viktimojn de la uragano.

Raúl klarigis al la ĉeestantoj ke ni devas prepariĝi por tiaspecaj naturaj fenomenoj, ĉiam pli oftaj kaj intensaj kaŭze de la klimataj ŝanĝoj grandparte provokitaj de la senracia homa agado.

 

Akompanis lin José Ramón Machado Ventura, la unua vicprezidento, kaj la generalo de armea korpuso Ramón Espinosa, estro de la orieta armeo, la generalo de armea korpuso Joaquin Quinta Solá, vicministro de la revoluciaj armitaj fortoj kaj aliaj aŭtoritatuloj.

Raúl precizigis ke, kvankam dekomence, pro la provizoraj kalkuloj, oni informis ciferon super 5 mil milionoj da dolaroj, reale la cifero superas la ciferon je 9 349 milionoj da dolaroj je la nuna kurzo.
Li komentis ke pro la novaj damaĝoj kaŭzitaj de la uragano Paloma, sendube la cifero de la perdoj provokitaj de la tri uraganoj batintaj la insulon proksimumas al dek mil milionoj da dolaroj.

Invito al usonaj filmistoj por la 30ª internacia kinofestivalo de Havano.

Havano, 13 nov (ACN) La prezidanto de la organiza komitato de la 30ª internacia festivalo de nova kinoarto latinamerika, Alfredo Guevara,   alvokis la filmistojn el la tuta mondo unuigi fortojn por sukcesa realigo de tiu ĉi evento okazonta en Havano venontdecembre.

 

Li aparte invitis usonajn filmistojn por renkontiĝi kun siaj kolegoj el diversaj mondopartoj kaj kune kun la intelektulaj klarvidaj mensoj de la sepa arto, kontraŭstari etendiĝon de banala komercado.

 

Li pledis por ke la festivalo, nomata "Pontoj kaj pliaj pontoj", konsistigu proksimiĝon sen antaŭjuĝoj por kompreniĝo, dialogi, pliriĉigi kreiveman sperton kaj realigi  projektojn sen regado de premoj aŭ ideologioj.

 

La trideka festivalo de nova latinamerika kinoarto okazos ekde la 2ª ĝis la 12ª de decembro kaj prezentos pli ol cento da verkoj, inkluzive longaj kaj mallongaj filmoj, novaj verkoj, dokumentaj filmoj kaj porinfanaj filmoj.

 

Inter la partoprenontoj de la regiono, menciindas Brazilo kun 23 filmoj, Argentino kun 21, Meksiko kun 19 kaj Kubo kun 15 filmoj.

Prezentita nova libro de Fidel pri “Paco en Kolombio”.

Havano, 13 nov (ACN) La libro "Paco en Kolombio" verkita de la kuba gvidanto Fidel Castro, estis prezentita en la Kongresa Palaco de Havano.

 

Enkondukan prezenton faris la kuba ministro de kulturo, Abel Prieto Jiménez, kiu taksis kiel agrabla surprizo, ke Fidel "donacas neeldonitan libron" kiu konsistigos malbonan surprizon por la malamikoj de la kuba revolucio.

 

La libro estas rezulto de pli ol 400 horoj da intensa laboro kaj rivelas por la unua fojo la enhavon de gravaj dokumentoj, intervjuoj kaj  propraj spertoj pri la interna konflikto de tiu sudamerika lando.

 

Ĝi transdonas historian atestilon pri la konstantaj kaj sindonemaj streboj de Kubo por kontribui atingi pacon en tiu frata lando.

La kuba ministro de kulturo aldonis ke la aŭtenta maldekstrula intelektularo alproprigos al si tiun libron kiel referenckadron, samkiel tiuj personoj kiuj partoprenas en la sociaj movadoj en Latinameriko kaj aliaj regionoj, "tiuj kiuj laŭ vortoj de Fidel en la libroenkonduko, vere batalas por mondo pli bona kaj justa".
Siaflanke, José Arbesú Fraga, vicestro de la departemento de internaciaj rilatoj de la centra komitato de la komunista partio, escepta atestanto de la rakontata historio, klarigis ke la plej grava afero de la libro, estas ke ĝi prezentas la strebojn de Kubo favore al la paco en Kolombio, kion klopodas kaŝi kaj silentigi la usona imperiismo kaj la oligarkio de tiu lando.
Klariginte aspektojn de la kompleksa konflikto civila interna en tiu lando sudamerika kaj la interveno de la insulo pro humanitaraj kialoj, Fraga precizigis ke Kubo neniam sendis armilojn al Kolombio nek transdonis financan subtenon al ajna organizaĵo en tiu lando.
Aliflanke, la kuba ĵurnalistino Katiuska Blanco, en la prezento de la libro esprimis ke ĝi posedas la valoron esti rakontita kun plena sincereco; la libro posedas  preskaŭ 300 paĝojn kaj vastan fotografian kolekton kiu prezentas la historion kaj pruvas ĉion rakontatan en ĝi.
Ŝi indikis ke nekontestebla fakto de la dokumento estas  respekto strikta de Kubo al la rajtoj de la revoluciaj fortoj en la kontinento laŭlonge de la historio.

miércoles, 12 de noviembre de 2008

Laŭdas Eŭropa Komisiono respondkapablon de Kubo.

Havano, 11 nov (ACN) La Eŭropa Komisiono (CE) deklaris per komuniko la reagon de la kubaj aŭtoritatuloj sukcesintaj evakui pli ol miliono da personoj antaŭ la alveno de la uragano Paloma.

 

Louis Michel, eŭropa komisiito pri evoluo kaj humanitara helpo, laŭdis la respondkapablon de Kubo fronte al la uragano kiu batis la insulon ĉi-pasintan semajnofinon, tial ke ĝi sukcesis sin prepari ĝustatempe por alfronti pli efike ties sekvon.

 

Li emfazis ke la insulo posedas respond-sistemon fronte al naturaj katastrofoj "tre efika", kio certe "savis multajn vivojn", publikigis la kuba gazeto Granma laŭ raporto de la informagentejo EFE.

 

Li esprimis la pretecon de la komisiono transdoni plian urĝan kontribuon, se bezonate, por helpi alfronti la sekvojn de tiu ĉi uragano Paloma kiel "solidaremo al la kuba popolo, kiu estis grave damaĝita de tri uraganoj ene de tri monatoj".

 

La eŭropa komisiito ankaŭ laboris en teknika misio alvenonta al la insulo venontsemajne, kiu efektivigos analizon pri la ekzistantaj bezonoj survoje al ebla kresko de komunuma kontribuo.

Rusio favoras pli fortajn ekonomikajn rilatojn kun Kubo

Havano, 11 nov (ACN)  La prezidento de Rusio, Dmitri Medvédev, akceptis en Moskvo la kuban ministron pri eksteraj rilatoj, Felipe Pérez Roque kiu plenumas oficialan laborviziton en tiu lando.

 

La rusa prezidento esprimis la volon intensigi la komercajn kaj ekonomikajn rilatojn kun la insulo.

 

Li ankaŭ elstarigis ke Kubo estis kaj daŭre estas unu el la ĉefaj latinamerikaj partneroj de Rusio, kaj aldonis ke post dekjara paŭzo en la rilatoj, ambaŭ landoj "postlasis tiun periodon" kaj nun posedas "intensajn kontaktojn amikajn".

 

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Felipe Pérez Roque, antaŭe dialogis ĉi-marde kun sia rusa homologo, Serguei Lavrov,

kaj ambaŭ ministroj subskribis komunan deklaron kaj planon de interŝanĝoj inter la koncernaj ministerioj por la jaro 2009, laŭ informis la insula ministro dum gazetara konferenco en Moksvo.

 

Dum la dialogo kun Lavrov oni pritraktis la rilatojn de ambaŭ landoj, la perspektivojn pri kunlaboro, reformojn de UN, pri nova financa arkitekturo kaj komunaj sintenoj en internaciaj forumoj. Pérez Roque, ankaŭ konfirmis sian renkontiĝon kun la rusa ŝtatestro Dmitri Medvédev.

 

La kuba ministro asertis ke la rilatoj ruso-kubaj tre pozitivas por ambaŭ landoj kaj por Latinameriko; li esprimis la esperon ke tiuj rilatoj pli fortiĝos kiel esprimo de la komuna volo popola.

 

Li emfazis ke la rilatoj   inter Rusio kaj Kubo ne estas kojunkturaj, kaj konsideris ke tiuj ne devas dependi de ajna prikonsidero escepte la komunajn, kaj devas esti sendependaj de la rilatoj de Rusio kaj Kubo kun Usono.

Sanitaraj reguloj en Sta Cruz del Sur depost bato de la uragano Paloma

Santa Cruz, 11 nov (ACN) La ministerio de publika sano de Kubo renormaligis sian agadon en la orienta municipo Santa Cruz del Sur, en la provinco Camaguey, la plej damaĝita de la uragano Paloma dum la pasinta semajnofino.

 

En tiu minicipo, la institucio ekigis diversajn regulojn antaŭviditajn por katastrofaj kondiĉoj per agadoj kiel urĝaj servoj por atenti eblajn vunditojn kaj asistadon fronte al problemoj kutimaj rilate al taŭga sano en esceptaj kondiĉoj, i.a.

 

La celoj de tiu urĝa programo estas eviti eblajn epidemiojn depost fini la pli riskan fazon de la projekto, etapo kie oni konstatis ke ne estis vunditoj nek mortintoj pro la katastrofo.

 

La programo inkluzivas konstantajn inspektadojn sanitarajn, traktadon de la trinkeblaj akvoj, kaj kunordige kun komunumaj servoj kaj   aliaj institucioj, oni forportas la rubaĵojn kaŭzitajn de la detruado de pli ol 400 domoj en la ĉefurbeto municipa.

 

Tiucele vojaĝis al la municipo, je pli ol 700 km oriente de Havano, grupo da fakuloj el la provinco Camaguey, por kontribui al starigo kaj kontrolo pri la reguloj higien-sanitaraj.

 

Tiu ĉi uragano Paloma eniris la teritorion la pasintan sabaton vespere kun fortaj ventoj kaj pluvegoj, ĝuste en la sojlo de la 76ª datreveno de alia  meteologia fenomeno kiu batis tiun regionon en la jaro 1932, provokinte mar-enpenetron kiu detruis la tutan urbon kaj mortigis pli ol 3 mil personoj.

1111ain

martes, 11 de noviembre de 2008

Premioj disdonitaj en la 26ª internacia foiro de Havano.

Havano, 7 nov (ACN) La 26ª eldono de la internacia foiro de Havano, FIHAV 2008, sukcese finiĝis kun negocaj kontraktoj je pli ol 350 milionoj da dolaroj kaj plifirmigo de la ekonomikaj rilatoj de la insulo kun la mondo.

 

Abraham Maciquez, prezidanto de la organiza komitato de la foiro, deklaris dum la ferma ceremonio en la Kongresa Palaco de Havano, ke la rezulto estis atingita spite al la firma ekonomika milito de la usona registaro kontraŭ la insulo, dum preskaŭ 50 jaroj.

 

Malgraŭ la gravaj damaĝoj provokitaj de la meteologiaj fenomenoj kiuj forte batis la insulon, oni decidis okazigi la foiron kiel signo de la enlanda volo rekuperiĝi.

 

Kubo, Hispanio, Germanio, Brazilo, Ĉinio, Italio, Koreio kaj Venezuelo ricevis oran medalon pro la alta kvalito de la produktoj prezentitaj, dum la granda premio de integrala komunikado estis por la kuba entrepreno de telekomunikado ETECSA.

 

La ferman ceremonion partoprenis la komandanto Ramiro Valdés, ministro pri informadiko kaj telekomunikado, kaj la vicprezidento Carlos Lage, ankaŭ ekzekutiva sekretario de la ministra konsilantaro.

 

Ankaŭ partoprenis José Ramón Fernández kaj Ricardo Cabrisas, ambaŭ vicprezidantoj de la ministra konsilantaro, inter aliaj.

Ni ne devas malentuziasmiĝi fronte al la natura sorto-bato.

Havano, 8 nov (ACN) La kuba gvidanto publikigis en la hodiaŭa gazetaro artikolon sub la titolo La tria uragano, kie li alvokas la kubanojn "ne malentuziasmiĝi fronte al la sorto-bato de la naturo."

 

Li esprimas en siaj pripensoj ke jam pluvas tra la tuta lando, kies grundo estas saturita pro la ankoraŭ freŝaj pluvoj de la lastaj semajnoj; li parolas ankaŭ pri la kultivoj kies fruktoj oni atendadas baldaŭ, la laboro farita por rekonstruado, kiuj eble denove ruiniĝos pro la nuna urganano kies trompa nomo estas Paloma (Kolombo).

 

En siaj pripensoj Fidel esprimas ke denove aŭtovojoj kaj ŝoseoj kaj aliaj konstruaĵoj estos damaĝitaj en kelkaj provincoj de la lando, tamen, li alvokas al ne malentuziasmiĝo.

 

Tute male li esprimas " ke ĉiu fakto tiaspeca devas eduki nian popolon pri la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo kaj la ekologia malekvilibro, inter la multaj problemoj alfrontataj de la homaro".

 

Li ankaŭ aldonas ke la unuaj kalkuloj pri la damaĝoj ekonomiaj de la du antaŭaj uraganoj estis malsuperaj al la realaj ciferoj finkalkulitaj, tio estas, ke la realo estas pli ol 8 mil milionoj da dolaroj anstataŭ 5 mil. Kaj nun venos pliaj damaĝoj.

 

Li insistas pri la bezono labori firme kaj senripoze kiel respondo taŭga meze de la misfortunaj cirkonstancoj; denove estos necese digne respondi, eĉ se la usona estro ofertus pian kontribuon kiel antaŭe.

 

Nia popolo postulas ĉesigon de la usona blokado, des pli kiam la internacia komunumo voĉdonis por elimino de tiu agresa politiko kaj meze de la financa krizo kiu batas ĉiujn landojn evoluintajn kaj evoluantajn.

 

Se tiu lando persistas en sia vana politiko rilate al Kubo, ĝi restos en la sama eraro, esprimas Fidel, kaj ni scias ke ankoraŭ multaj revas submeti Kubon per tiu instrumento de la usona ekstera politiko.

viernes, 7 de noviembre de 2008

Juĝo al liberigintoj de la teroristo Posada Carriles.

Havano, 7 nov (ACN) La funkciuloj liberigintaj la teroriston Luis Posada Carriles la 26an de aŭgusto 2004 en Panamo kaj ties kunkulpuloj, estos juĝitaj en tiu lando, laŭ raportis la loka gazetaro.

 

La akuzitoj estas la eksministro de justico Arnulfo Escalona kaj la eksa estro de la polico Carlos Bares, pro perforto de aŭtoritato, informis la unua prokuroro kontraŭ koruptado de tiu lando, Mercedes de León.

 

Oni ankaŭ akuzas la eksan direktoron pri migrado Javier Tapia, kiu provokis kontraŭleĝan liberigon de la teroristo antaŭ ol la dekreto je liberigo estu publikigita.

 

La teroristoj Posada Carriles, Pedro Crispín Remón, Guillermo Novo Sampoll kaj Gaspar Jiménez, estis arestitaj en Panamo la 17an de novembro de la jaro 2000, kiam ili planadis eksplodigi la universitatan teatron de la panama ĉefurbo dum asembleo kie la kuba gvidanto Fidel Castro prezentiĝus.

 

La kvaropo estis komdamnita je punoj ĝis 8 jaroj, kaj kelkaj monatoj poste, estis liberigitaj de la tiama prezidantino de Panamo, Mireya Moscosa, depost prem-interveno de usonaj funkciuloj kaj la kongresistoj Lincoln kaj Mario Diaz-Balart kaj Ileana Ros-Lehtinen.

 

Pasintjunie, la supera kortumo de tiu lando deklaris la liberigon ne valida. Nuntempe, tiuj teroristoj rezidas en Miami, Usono, sub protekto de la registaro, ĉar ili estas malnovaj kunlaborantoj de la usona inteligencia agentejo CIA kaj partoprenis plurajn perfortajn agojn orientitajn de tiu agentejo en sia malpura milito kontraŭ Kubo.

Internacia kolokvo favore al La Kvinopo.

Holguin, 5 nov (ACN) La kvara internacia kolokvo favore al liberigo de la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj, politikaj malliberuloj en Usono, sesios en tiu ĉi urbo, oriente de Havano, la 7an kaj 8an de novembro.

 

La kunvenon ĉeestos pli ol cento da partoprenantoj el dudek landoj el Ameriko, Eŭropo kaj Afriko; ĝin ĉeestos familianoj de la kvinopo, Ramón Labañino, Gerardo Hernández, Fernando González, Antonio Guerrero kaj René González.

 

Tiu ĉi kolokvo aktualigos la partoprenantojn pri la malfacilaĵoj rilate al la konstantaj neglektoj de permesoj por vizito de la familianoj al Usono.

 

Politikaj aktivuloj, ĵurnalistoj, advokatoj, verkistoj kaj amikoj de Kubo partoprenos en la evento, kie oni atendas la ĉeeston de aktivuloj por civilaj rajtoj kiel Angela Davis, simbolo de la bataloj de la afro-nordamerika kalso.

 

Estas sciate ke la kvin kubanoj estis ene de ekstremaj grupoj rezidantaj en Usono por kolekti informojn pri la teroristaj planoj de tiuj grupoj de Miami; ili estis enkarcerigitaj de antaŭ dek jaroj per manipulita kaj politizita juĝo pro la sola kialo batali kontraŭ terorismo.

 

Fine de la jaro 2001, depost kontraŭleĝa kaj arbitra proceso, la juĝistino, kiu ne akceptis la evidentajn pruvojn de senkulpeco prezentitaj de la defendantoj, aplikis ĉiujn plej striktajn punojn de la prokurorejo ekde 15 jaroj de mallibereco ĝis pluraj punoj je dumviva enkarceriĝo.

lpp/ach/cmb/arh 08 0530

 

Rekonas Obama malfacilan taskon kiel prezidento.

Havano, 5 nov (ACN) Laŭ raporto el Washington la ĵuselektita prezidento de Usono, Barack Obama, alvokis al unueco de la lando kaj rekonis la malfacilan taskon antaŭ si kiel nova prezidento, venkinto per vasta plimulto fronte al sia oponanto, la respublikano John McCain.

 

En diskurso eldirita fronte al miloj da sekvantoj en Chicago, iom post la venko, Obama memorigis ke inter la defioj estas du militaj konfliktoj hereditaj de la nuna prezidento Bush.

 

"Du militoj, planedo en danĝero, la plej malbona financa krizo (.......) ekzistas usonanoj kiuj ĉiutage vekiĝas en Irako kaj Afganio, kies familioj ne scipovas kiel pagi siajn domŝuldojn" emfazis la senatano el afro-nordamerika origino, venkinta en ŝtatoj kiel Ohio, Iowa, Virginia kaj Florida, kiuj difinis la elektojn,

 

En klara mesaĝo al la respublikanoj, Obama alvokis ilin al unueco en la laboro bezonata por rekonstrui la nacion. "Estos okazoj kiam ne ĉiuj konsentos kun la politikoj kiujn mi adoptos kiel prezidento, sed mi estos honesta al vi", li promesis. Laŭ asertis Obama, la venko de tiu ĉi 4ª de novembro konsistigas okazon por ne retroiri al pasinteco."

Renkontiĝas Evo Morales kun kubaj parlamentanoj.

Havano, 6 nov (ACN) La bolivia prezidento Evo Morales renkontiĝis en La paz kun kubaj parlamentanoj kiuj vizitas la landon por partopreni interparlamentan kunsidon.

 

Kadre de tiu kunsido la parlamentanoj de Bolivio kaj Kubo esprimis per komuna deklaro sian rifuzon kontraŭ la usona blokado komerca, ekonomika kaj financa altrudata al la kariba lando dum preskaŭ 50 jaroj.

 

La parlamentanoj okazigis en La Paz, la duan interparlamentan kunsidon de grupoj amikaj, kaj esprimis subtenon al la kuba rezolucio aprobita en UN kontraŭ la usona agresa politiko per amasa plimulto al la membro-landoj.

 

La deklaro emfazas la bezonon daŭrigi la batalon por liberigo de la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalandoj jam 10 jaroj maljuste enkarcerigitaj en Usono.

 

Ambaŭ delegitaroj laŭdis la sukcesan finiĝon de la nacia programo alfabetiga, kiu ebligos deklari Bolivion, fine de la nuna jaro, kiel la trian landon liberan je analfabetismo en Latinameriko, depost Kubo en 1961 kaj Venezuelo en 2005. 

 

La insulan delegitaron ankaŭ formis la doktoro Jorge González, prezidanto de la parlamenta asocio de amikeco al Bolivio; José Luis Toledo, prezidanto de la komisiono de konstituciaj kaj juraj aferoj de la kuba parlamento, Rafael Daŭsá, kuba ambasadoro en La Paz kaj la elstara eksatletino Ana Fidelia Quirot.

Ugando ekuzos kuban metodon de alfabetigo.

Havano, 6 nov (ACN) La ekfunkciigo en Ugando de la kuba alfabetiga metodo "Mi ja povas", konsistigas ĉefan temon en la naŭa sesio de la interregistara komisiono por ekonomika kaj scienc-teknika kunlaboro, komencita en tiu ĉi urbo.

 

Dum la kunsido, okazanta kadre de la dudeka datreveno de la ĝenerala interkonsento pri kunlaboro inter ambaŭ landoj, oni ankaŭ alstrebos interkonsentojn  pri apliko de la kuba vakcino kontraŭ koler-malsano en tiu afrika lando.

 

Aliflanke, Marta Lomas, kuba ministrino por fremda investado kaj ekonomika kunlaboro, klarigis al la vizitanto la nunan ekonomikan panoramon de la insulo, kiun karakterizas la laboroj por rekuperiĝo el la damaĝoj provokitaj de la uraganoj Ike kaj Gustav.

 

Henry Okello, ministro de ŝtato por la eksteraj rilatoj de Ugando, dankis la subtenon ricevitan, interalie, pri la formado de pli ol 130 gestudentoj en kubaj edukaj centroj, el kiuj 104 estas je supera nivelo.

 

Ŝi aldonis, ke spite al tio, la insulo plenumos la interkonsentojn de la kunsido, kaj precizigis ke pli ol cent mil kubaj kunlaborantoj laboradis en 44 afrikaj ŝtatoj kaj proksimume 30 mil gestudentoj de tiu kontinento edukiĝis en la kariba insulo.

jjj/tj 08 1208

miércoles, 5 de noviembre de 2008

Pripensoj de Fidel pri la elektoj de la 4ª de novembro en Usono.

Havano, 4 nov (ACN) Ĉi-marde, la kuba gazetaro publikigis pripensojn de Fidel pri la elektoj en Usono, kie li taksas ke tiu ĉi tago estas grava kaj kiel la monda publika opinio sekvas la okazaĵojn pro tio ke "temas pri la plej potenca lando de la planedo."

 

En la artikolo Fidel asertas ke "kun malpli ol 5 elcento de la monda loĝantaro Usono elsuĉas ĉiujare enormajn kvantojn da petrolo kaj gaso, mineraloj, krudaĵoj, varoj kaj produktoj elstaraj el eksterlando, multaj el ili, la brulaĵoj kaj minaĵoj, ne renovigeblaj.

 

En siaj pripensoj Fidel aludas la originon de la kandidato demokrata al la prezidanteco, Obama, kiu povis studi en supera eduka centro kaj diplomiĝi kun brilaj rezultoj.  Li asertis ke "sendube li estas pli inteligenta, klera kaj flegma ol lia respublikana kontraŭulo"

 

Li faris analizon de la elektoj kiam la mondo suferas gravan financan krizon, "la plej grava ekde la tridekaj jaroj, inter multaj aliaj kiuj serioze damaĝis la ekonomion de multaj landoj", asertis Fidel.

 

Fidel analizas la idearon prezentatan de la kandidatoj kaj asertas ke "fronte al la financa krizo, la usonaj civitanoj multe pli zorgemas pri la ekonomio ol pri la milito de Irako.

Ilin turmentas zorgoj pri laborlokoj, sekureco de ŝparkontoj, pensioj, timo perdi monvaloron kaj loĝejojn. Ili deziras sekurecon ricevi medicinan atenton taŭgan kaj garantion pri la rajto de la gefiloj esti bone edukitaj".

 

Fidel ankaŭ asertas ke "Obama defiemas kaj travivis riskojn kreskontajn en lando kie ajna ekstremulo povas leĝe akiri armilon modernegan kie ajn samkiel komence de la 18ª jarcento en usona teritorio. Li subtenas sian sistemon kaj subtenos sin en ĝi." Aldonas Fidel.

 

"Zorgoj pro la enormaj problemoj de la mondo ne estas vere  en la kapo de Obama kaj des malpli en la kapo de la alia kandidato, kiu estante milit-piloto, bombardis tunojn da eksplodiloj sur la urbo Hanojo en Vjetnamio sen ajna konscienc-riproĉo."

 

Fidel skribis ke "se tamen, li erarus kaj rasismo regus en la elektoj kaj la respublikana kandidato venkus, la danĝero pri milito en la mondo kreskus, kaj la ŝancoj de la popoloj pri evoluado reduktiĝus. Spite al ĉio, li aldonis, oni devas batali kaj krei konscion pri tio,  sendepende de la venkanto."

jag/arh 08 0533

Akceptis kuba vicprezidento delegitaron de Laoso.

Havano, 4 nov (ACN) La unua vicprezidento kaj membro de la politika buroo de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura, efektivigis oficialan dialogon kun Bounthong Chitmany, membro de la sekretariejo kaj prezidanto de la organiza komisiono de la popola revolucia partio de Laoso kaj la akompananta delegitaro.

 

Dum la renkontiĝo, ili interŝanĝis informojn pri la nuna situacio en la respektivaj partioj kaj landoj, pri la bonega stato de la reciprokaj rilatoj kaj aliaj temoj internaciaj.

 

La kuba vicprezidento konfirmis la prioritaton kaj gravecon donatan al la ekzistantaj rilatoj; siaflanke, la vizitanto emfazis la decidon de sia partio kaj registaro plifortigi la ambaŭlandajn ligojn.

 

La kunvenon partoprenis membroj de la laosa delegitaro, inter ili, Hiem Phommachanh, vicprezidanto  de la komisiono pri eksteraj rilatoj.

jhs/jhs 08 2207

martes, 4 de noviembre de 2008

Kuba vicprezidento ĉeestas plenkunsidon de la junularo.

Havano, 3 nov (ACN) La unua vicprezidento José Ramón Machado Ventura, ankaŭ membro de la politika buroo de la kuba komunista partio, partoprenis la okan plenkunsidon de la nacia komitato de la junkomunista organizaĵo, sesianta en ĉi-urbo.

 

La ĉefa temo de la plenkunsido estas analizi la rolon de la porjunula organizaĵo en la formado de novaj generacioj kaj atento al la junulaj organizaĵoj.

 

Dum la plenkunsido oni prezentis la jaran raporton de la agadoj plenumitaj kaj debatis pri diversaj temoj kiel la misio formi novajn instruistojn kaj profesorojn bezonatajn de la lando, kontribuo kiu komenciĝas ekde la momento kiam oni varbas interesitojn pri pedagogiaj profesioj kaj implicas permanentan atenton, instigon kaj rekonon al ties grava agado.

Komenciĝis la 26ª Internacia Foiro de Havano.

Havano, 3 nov (ACN) Ĉi-matene estis solene malfermita la 26ª internacia foiro de Havano, FIHAV 2008, kiu konsistigas oportunan momenton por subskribi kontraktojn, eki negocojn kaj kreskigi la teknikajn kaj profesiajn ligojn de la insulo kun la plej avangardaj teknologioj.

 

La havana foiro sesias en la ekspoziciejo Expocuba kun partopreno de pli ol 450 firmaoj el 56 landoj, nombro supera al la antaŭa eldono pro la partopreno de naŭ pliaj landoj.

 

Tiu ĉi kresko de la ekspozicia areo evidentigas fidon je la rekuperiĝo de la insulo depost la ruiniga bato de la uraganoj Ike kaj Gustav, kaj konfirmas la mondan rifuzon kontraŭ la usona komerca blokado altrudata al la insulo, emfazis la organizantoj de la foiro.

 

Ĝis vendredo partoprenos nur invititoj, fakuloj kaj teknikistoj kiuj reprezentas diversajn instituciojn kaj organismojn.

 

Kubo estas reprezentata en la komerca foiro per 317 entreprenoj el 21 sektoroj. Dum la semajnofino la foiro estas malferma al la publiko.

Partoprenas Kubo turisman foiron en Argentino.

Havano, 3 nov (ACN) Proksimume 20 kubaj turismaj firmaoj partoprenas la dektrian internacian foiron (FIT) de Bonaero, konsiderata la ĉefa tiaspeca evento en la kontinento.

 

Inter la kubaj firmaoj videblaj en la kuba stando oni trovas la hotelĉenojn Gran Caribe, Cubanacán, Isla Azul, Sol Meliá, Accor, Sandals kaj Habaguanex, raportas la retejo de la kuba gazeto Granma.

 

Ankaŭ partoprenas la turismaj operaciantoj Ecotur, San Cristóbal, Havanatur, Paradiso kaj la flugkompanio Cubana kaj la ministerio de turismo.

 

Mario Ramos Álvarez, direktoro de la oficejo de informado kaj turismo de la insulo por Sudameriko, deklaris ke meze de la financa ŝtormo kiu vipas la mondon, Kubo diskonigas sian turisman allogaĵon en Bonaero kiel ekzemplo de solida turisma industrio.

 

Li laŭdis la flu-evoluon de argentinaj vizitantoj al Kubo, kies kresko estos iom pli ol 22 elcento kompare al la pasinta jaro.

 

Li informis pri ampleksigo de aeraj flugoj semajnaj  dum la jaro 2009 por la alta sezono turisma, januaro-februaro, kaj pri rektaj flugoj inter Córdoba-Havano kaj insuletoj kiel Cayo Coco kaj Cayo Largo.

 

Li emfazis ke la rapida rekuperiĝo de la destinoj turismaj de la insulo damaĝitaj de la uraganoj, estas laŭdinda kaj ebligis la pretigon de la bezonataj kondiĉoj por garantii la bonan servon dum la tuta sezono.