Havano, 18 feb (ACN) La prezidento de Gvatemalo. Álvaro Colom taksis pozitiva kaj fruktodona sian viziton al Kubo kaj esprimis sian kontenton pri la renkontiĝo kun la prezidento Raúl Castro.
/ Blog de la Lic. María Elena Fuentes Angulo / Especialista en Ciencias de la Información
Havano, 18 feb (ACN) La prezidento de Gvatemalo. Álvaro Colom taksis pozitiva kaj fruktodona sian viziton al Kubo kaj esprimis sian kontenton pri la renkontiĝo kun la prezidento Raúl Castro.
Havano, 18 feb (ACN) Micheal Martin, ministro pri eksteraj rilatoj de Irlando, vizitas la insulon plenumante inviton de la kuba homologo Felipe Pérez Roque.
Dum sia restado en la insulo, la ministro efektivigos oficialan dialogon kun Pérez Roque, renkontiĝos kun aliaj gvidantoj de la ŝtato kaj la registaro kaj vizitos centrojn historiajn, sciencajn kaj sociajn.
Kubo kaj Irlando starigis diplomatiajn rilatojn en oktobro de la jaro 1999.
arl/arh 09 0532
Havano, 18 feb (ACN) La nacia premio de historio kun speciala karaktero, estis transdonita al la kuba gvidanto Fidel Castro kadre de la XVIII-a Internacia Librofoiro Cuba 2009.
La distingon transdonis la estraro de la Nacia Unuiĝo de Historiistoj de Kubo (UNHIC) pro la spuroj de Fidel en la kulturaj kaj sociaj realigoj, tial ke li prisemis konscion pri la decida rolo de la historio en la nuntempo kaj estonteco de la nacio.
Havano, 16 feb (ACN) La kuba gvidanto Fidel Castro sendis gratulojn al la venezuela prezidento Hugo Chávez kaj ties popolo pro la venko en la konstitucia referendumo, kiu aprobis la daŭran reelektiĝon de la publikaj postenoj.
Dum mitingo fronte al la Palaco de Miraflores depost la oficiala anonco de la venko, Chávez diskonigis la tekston de la mesaĝo de Fidel esprimanta ke "tiu venko pro ties signifo estas ne mezurebla".
Tuj post la anonco, Chávez dankis al Fidel kaj al Kubo, petis aplaŭdon por ili kaj por la popoloj de Latinameriko kaj Karibio.
Laŭ la unua oficiala bulteno pri la rezultoj, kun 94,2% de la voĉdonoj kalkulitaj, la jeso venkis kun tri mil 594 voĉdoniloj, kio reprezentas 54,36%.
En la raporto anoncita, Tibisay Lucena, prezidantino de la nacia elekta konsilantaro, esprimis ke la nea respondo atingis 45,63% de la elektantaro; ŝi gratulis la tutan popolon pro la civitana, demokratia kaj gaja konduto; temis pri eksterordinara tago, ŝi aldonis.
jdn/arh 09 0548
Havano, 16 feb (ACN) Antonio Maria Costa, ekzekutiva estrarano de la oficejo de UN kontraŭ drogoj kaj deliktoj (ONUDD), vizitas la insulon.
La adjunkta ĝenerala sekretario de UN kaj ĝenerala direktoro de la oficejo de UN en Vieno, kiu vizitas la insulon unuafoje, aktivas en tiu organizaĵo ekde majo 2002.
Dum sia restado en Kubo, Costa renkontiĝos kun kubaj gvidantoj kaj vizitos centrojn rilatajn al temoj prizorgataj de tiu oficejo.
La agadoj de Kubo en la batalo kontraŭ la monda problemo de drogoj kaj la kontribuoj al kunlaboro internacia en la batalo kontraŭ tiu vipo, estas internacie rekonataj.
La insulo posedas efikan nacian programon preventan kaj kontraŭstare al la malleĝaj narkotaĵoj.
arl/arh 09 0640
Havano, 16 feb (ACN) José Luis Rodríguez, vicprezidanto de la ministra konsilantaro, emfazis dum laborsesio ordinara de la popola regorgano en la orienta provinco Granma, ke rekuperiĝo depost tri uraganoj estas ĉefa ekonomika prioritato de la jaro 2009 en la insulo.
La funkciulo emfazis ke en 2008 Kubo suferis senprecedencajn damaĝojn provokitajn de tri uraganoj, kies negativaĵoj aldoniĝis al la sekvoj de diversaj krizoj tutmondaj.
Rodríguez agnoskis ke la ekonomio de la provinco Granma favore kondutis dum la lastaj jaroj, inkluzive reduktis la financan deficiton, sed oni devas multe labori por elimini tiun situacion.
Li emfazis ke pasintjare la provinco lokiĝis super la tutlanda averaĝo en la ekonomia kresko, rilato meza salajro-produktiveco kaj minorista merkata cirkulado.
Tamen, li aldonis, ke la teritorio posedas notindajn potencialojn por altigi la produktadon de ligno, kafo, kakao, brutaro, fiŝo, sukerkanaj derivaĵoj kaj konstrumaterialoj; krei pliajn kapacitojn por la internacia turismo kaj plibonigi la agrikulturajn rendimentojn de rizo.
Li pledis por daŭre labori en la eltrovo de solvoj kiuj celas altigi memsufiĉon je la terirorioj, je municipa nivelo. 160209ain
Havano, 16 feb (ACN) Invitite de la kuba prezidento Raúl Castro, vizitos Kubon la prezidento de Gvatemalo, Álvaro Colom por plenumi oficialan laborprogramon.
La restado de la gvatemala prezidento kontribuos al plifortigo de la historiaj ligoj amikaj kaj kunlaboraj ekzistantaj inter la du landoj.
La gvatemala prezidento efektivigos oficialan dialogon kun la prezidento Raúl Castro kaj vizitos diversajn centrojn de intereso socia, ekonomika kaj historia. 160209ain
Havano, 12 feb (ACN) Michelle Bachelet, prezidentino de Ĉilio taksis pozitiva kaj konstrua la oficialajn konversaciojn efektivigitan kun Raúl Castro en la Palaco de la Revolucio.
La prezidentino esprimis ke ĉiuj komunaj temoj estis profunde analizitaj inter Ĉilio kaj Kubo, kaj ankaŭ pripensis la nunajn internaciajn defiojn, la ekonomikan krizon kaj la bezonon ke Latinameriko havu komunan voĉon por atingi pezon regionan en la momento alpreni decidojn je monda nivelo.
Ili prezidis la subskribon de du juraj instrumentoj de kunlaboro en la sfero de investoj, arbarigo kaj protekto de la natura heredaĵo.
Bachelet klarigis ke ili same dialogis pri la interkonsentoj adoptitaj, kiuj alportos grandajn profitojn por ambaŭ landoj.
Estas konate de ĉiuj, aldonis ŝi, la elstaraj niveloj de Kubo en la sfero de sano, produktado de vakcinoj, bioteknologia esploro aŭ en la sfero de infana neŭrologio, temoj kiujn tre interesas Ĉilio.
La prezidentino precizigis ke oni plu subskribos interkonsentojn kiuj bonefikos ĉe handikapitaj infanoj de Ĉilio.
Aldone, la prezidentino same esprimis ke Ĉilio kaj Kubo interkonsentos kunlabori pri sporto kaj efektivigos kunsidojn de entreprenistoj por kreskigi la reciprokajn investojn kaj eksportojn.
jdn/er/jhs 09 2124
Havano, 12 feb (ACN) La prezidento de la Respubliko de Namibio, Hifikepunye Lucas Pohamba, ankaŭ prezidanto de la partia organizaĵo de la sudokcidenta popolo afrika (SWAPO)alvenos al hodiaŭ al Kubo.
La afrika ŝtatestro plenumas oficialan inviton de la prezidento Raúl Castro kaj ambaŭ gvidantoj efektivigos oficialan dialogon kiu plifortigos la eminentajn rilatojn amikajn kaj kunlaborajn.
La rilatoj inter la du landoj estas forĝitaj en la batalo por sendependigo de tiu afrika lando kaj la definitiva forigo de la apartiga reĝimo.
La namibia prezidento ankaŭ kunvenos kun aliaj altrangaj funkciuloj kaj gvidantoj de la komunista partio kaj vizitos diversajn centrojn ekonomikajn, sociajn, sciencajn kaj historiajn.
arl/arh 09 0506
Havano, 12 feb (ACN) La meksika Senato petis al la Supera Kortumo en Washington per la figuro de "amicus", akcepti kaj aprobi la apelacian peton prezentitan de la defendantoj de la kvin kubanoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.
Prezentante la aprobitan interkonsenton, Gustavo Madero Muñoz, prezidanto de la Senata estraro, petis ke oni ree juĝu la kvin kubanojn ekstere de Miami kun ĉiuj procezaj garantioj, sola maniero ĉesigi ĉiujn perfortojn kontraŭ la homaj rajtoj de la koncernuloj.
Krom instigi al ilia revenigo al Kubo kaj familioj, la meksika senatano memorigis ke la pasintan 12an de septembro ili plenumis 10 jarojn de maljusta enkarceriĝo en Usono.
Ankaŭ en Dominika Respubliko, delegitoj de tiu lando, Haitio kaj Kubo, partoprenantaj regionan renkontiĝon de la demokrata federacio internacia de virinoj, komdamnis la punojn kaj mistraktojn kontraŭ la kvin kubanoj, nome Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González kaj René González.
Isabel Tejada, kunordigantino de la Solidara Kampanjo al Kubo, esprimis ke denunco pri la arbitraj komdamnoj kaj la obstino altrudata kontraŭ la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj, estos konstanta tasko de tiu organizaĵo cele diskonigi la veron pri la maljusta enkarceriĝo kaj perfortoj.
Siaflanke, Alfonso Torres, prezidanto de la subtena komitato favore al La Kvinopo en Domikina Respubliko, emfazis ke la morala subteno pri la kaŭzo de la kvin kubanoj transcendas la ideologiajn tendencojn, tial ke ĝi estas temo de perforto kontraŭ la plej bazaj homaj rajtoj.
mro/jhs 09 2007
Havano, 12 feb (ACN) La operacia sistemo NOVA kreita kaj evoluigita de la Universitato de Informadikaj Sciencoj (UCI), elstaras inter la 23 produktoj prezentataj en la stando de Kubo en la Internacia Komerca Foiro sesianta kiel parto de la XIII-a Konvencio Informadiko 2009.
La sistemo NOVA kun bazo en GNU/Linux, ebligas realigi oficejajn taskojn, reprodukti arkivojn de video kaj sonoj, navigi interrete kaj multaj aliaj aplikoj, responde al la bezonoj de la insulo elimini elspezojn pro koncepto de licencpagoj por programaroj, kiuj ne permesas statuson je sendependeco kaj suvereneco teknologiaj.
Heysi Montero, studentino de la dua jaro de la UCI, membro de la teamo kiu produktas informadikajn solvojn por interreto, klarigis ke NOVA kaj ties teknologio liberaj, alcelas ne fakajn uzantojn aŭ uzantojn eksperimentantaj migran procezon al tiaspecaj programaroj.
La avantaĝoj de la sistemo abundas,- aldonis Montero,- sed oni devas elstarigi ke havante aliron al la fontkodo de la programoj, la uzantoj povas modifi kaj adapti ĝin al la specifaj bezonoj de la medio.
La foiro finiĝos ĉi-vendrede en Havano, en la salonoj de Pabexpo, ekspociziejo kiu arigas preskaŭ 150 entreprenojn, firmaojn kaj instituciojn el 20 landoj, inter ili, Kanado, Ĉinio, Rusio, Bulgario, Meksiko, Hispanio kaj Venezuelo.
dgl/arh 09 0536
Havano, 11 feb (ACN) La prezidentino de Ĉilio, Michelle Bachelet, deponis florbukedon antaŭ la monumento de la nacia heroo kuba José Martí, kiu konsistigis la unuan agon de la oficiala vizitprogramo en la insulo.
Akceptite de la kuba unua vicprezidento José Ramón Machado Ventura en la havana flughaveno, ŝi esprimis sian kontenton viziti Kubon, " tial ke depost tiom da jaroj (37) estas la unua fojo ke ĉilia prezidento alvenas al Kubo", ŝi aldonis.
La ĉilia prezidentino efektivigos oficialan konversacion kun la kuba prezidento Raúl Castro, partoprenos la inaŭguron de la 13ª internacia librofoiro de Havano kies invitita lando estas Ĉilio, kaj vizitos diversajn centrojn historiajn, sciencajn, kulturajn kaj ekonomikajn laŭ la programo de tiu ĉi laborvizito.
ire/tj 09 1049
Havano, 11 feb (ACN) La prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN, la nikaragvano Miguel D´Escoto, oferis omaĝon al la forpasinta unua prezidento de Tanzanio, Julius Nyerere kaj al la gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.
Havano, 11 feb (ACN) La XVIII-a Internacia Librofoiro Kubo 2009 komenciĝos ĉi-ĵaŭde por kontentigi ĉiujn esperojn de la kubaj legantoj, asertis dum publika televida elsendo, la organizantoj de la evento.
Iroel Sánchez, prezidanto de la organiza komitato, precizigis ke jam estas presitaj ĉiuj titoloj anoncitaj, inkluzive de 28 titoloj de Ĉilio, lando kiu estos gasto de la renkontiĝo kaj kies prezidentino Michelle Bachelet, partoprenos la malferman ceremonion.
Havano, 9 feb (ACN) La kuba prezidento Raúl Castro efektivigis oficialan dialogon kun la alĝeria ŝtatestro Abdelaziz Bouteflika, kiun li taksis tre pozitiva.
La oficiala dialogo okazis ĉi-dimanĉe en la prezidenta palaco de la alĝeria ĉefurbo, kie ambaŭ ŝtatestroj reviziis la staton de la rilatoj kaj kunlaboraj temoj.
La kuba gvidanto precizigis ke la ligoj inter ambaŭ landoj plifortiĝis laŭ la tempopaso, kaj emfazis la bezonon kreskigi tiujn ligojn en la ekonomika sfero tiel ke per konstanta laboro ambaŭ ekonomioj sin komplementu.
La rilatoj inter Kubo kaj Alĝerio datiĝas ekde 1963 kiam Kubo sendis 52 kuracistojn por helpi la landon. Kubo anoncis diversajn kunsidojn inter funkciuloj de la respektivaj landoj por etendigi la kunlaboran nivelon.
Raúl elstarigis la laboron de la oftalmologia hospitalo kie laboras kubaj kuracistoj kaj la kreadon de entreprenoj por fabrikado de vakcinoj kaj teknologia transdono pri hemoderivaĵoj.
Li same konstatis la dankemon de la alĝeria popolo al la tradicia kuba solidaremo, kio estis konfirmite de vasta gazetara reeĥo okaze de tiu ĉi vizito. 090209mgg/ain
Havano, 9 feb (ACN) La XIII-a eldono de la Informadika Kongreso 2009 komenciĝis en ĉi-urbo prezidita de la ĉeftemo Novaj teknologioj: Evoluo kaj Suvereno.
Kunsidinte kun la ĉefministro Vladimir Putin, la kuba prezidento
esprimis ke la dialogo okazis en pozitiva etoso kaj konsento pri la
debatitaj temoj, raportis la informagentejo Prensa Latina kaj la kuba
televido.
Li konsideris ke temas pri renaskiĝo en la evoluo de la rilatoj
komercaj, interŝanĝo kun novaj facetoj ne efektivigitaj antaŭe kiel la
kreado de miksaj entreprenoj kaj elstarigis la donitajn paŝojn por
pristudi novajn formojn de kunlaboro en la nunaj rilatoj.
Raúl Castro, kiu plenumas inviton de la rusa ŝtatestro Dimitri
Medvédev, asertis ke la vizito de Putin al Kubo en la jaro 2000, tiama
rusa prezidento, malfermis novan kunlaboran etapon inter Moksvo kaj
Havano.
Raúl esprimis sian kontenton kun la rezultoj de la vizito al Rusio,
kaj alvokis la partnerojn daŭrigi la laboron same intense por realigi
la interkonsentojn en la praktiko
Putin laŭdis la pozitivan saldon de la oficiala dialogo, elstarigis la
dinamikon de la kontaktoj en la sferoj ekonomika, komerca kaj financa,
kiuj alportis interkonsentojn en la sektoro de hidrokarbidoj,
elektro-energetika, komunikado, ŝipkonstruado, motora kaj en la
sistemo rusa de satelita navigado GLONASS. 030209ain
Chávez asertis ke oni ne povus kalkuli kiom longdistance kaj kiom da
subteno donis la kuba revolucio al la bolivara revoluci
Li atentigis pri nova epoko alveninta per ALBA kiel esprimo de nova
geopolitika spaco. Ne plu temas pri soleca Venezuelo, nek soleca Kubo,
ni eliris el soleco ĉar eklumis nova erao kaj la bolivara alternativo
por la popoloj de nia Ameriko estas tio: tagiĝo de nova erao
Parolante pri la 10 jaroj travivitaj de la transforma proceso en
Venezuelo, li aldonis ke oni povas multon diri, sed tiu jardeko "
povas esti resumita en tri paroloj kiuj entenas la enorman strebon de
la popolo dum tiuj ĉi jaroj: revolucio, sendependeco kaj socialismo."
030209ain
La ratifilo estis transdonita de la kuba ambasadoro antaŭ UN, Abelardo
Moreno, dum mallonga ceremonio okazinta en la centra sidejo de tiu
organismo en Nov-Jorko.
Kubo estas la oka lando kiu ratifas tiun konvencion, kiu bezonas,
minimume, la subskribon de 20 ŝtatoj por ekvalidiĝo. Per tiu ratifo
Kubo estas membroŝtato de 42 el la internaciaj traktatoj aŭ konvencioj
internaciaj plej gravaj pri homaj rajtoj.
Dum renkontiĝo kun la gazetaro, la kuba ambasadoro elstarigis ke Kubo
rezistis dum 50 jaroj je agresoj, terorismaj agoj kaj fera sieĝo sen
uzi perfortajn malaperojn, torturojn nek eksterjuĝajn ekzekutojn
La ratifon de tiu instrumento antaŭis anonco ke la kuba registaro
invitis la specialan raportanton de UN kontraŭ torturo kaj aliaj
kruelaj traktoj, senhomaj aŭ humiligaj, Manfred Novak, viziti la
kariban landon ĉi-jare. 030209ain
La kuba vicprezidento asertis ke ALBA bonefikas milionojn da personoj
per siaj investoj kaj sociaj programoj, kaj konsistigas instrumenton
de la nova sendependeco de Nia Ameriko, raportis la informagentejo
Prensa Latina
La kuba gvidanto partoprenas ankaŭ la festojn okaze de la 10ª
datreveno de la bolivara revolucio kiun ankaŭ ĉeestas la prezidentoj
Evo Morales, Daniel Ortega, Rafael Correa kaj José Zelaya, el Bolivio,
Nikaragvo, Ekvadoro kaj Honduro, respektive
Pluraj informagenteĵoj raportis pri la eksterordinara pintkunsido de
ALBA en Caracas kaj disvastigis fragmentojn de la elparoloj de ĉiuj
ŝtatestroj. 030209ain