martes, 3 de febrero de 2009

Ratifas Kubo konvencion kontraŭ perfortaj malaperoj

Havano, 3 feb (ACN) Kubo ratifis la internacian konvencion por
protekto kontraŭ perfortaj malaperoj kiel nova gesto de kunlaboro kun
la mekanismoj pri homaj rajtoj

La ratifilo estis transdonita de la kuba ambasadoro antaŭ UN, Abelardo
Moreno, dum mallonga ceremonio okazinta en la centra sidejo de tiu
organismo en Nov-Jorko.

Kubo estas la oka lando kiu ratifas tiun konvencion, kiu bezonas,
minimume, la subskribon de 20 ŝtatoj por ekvalidiĝo. Per tiu ratifo
Kubo estas membroŝtato de 42 el la internaciaj traktatoj aŭ konvencioj
internaciaj plej gravaj pri homaj rajtoj.

Dum renkontiĝo kun la gazetaro, la kuba ambasadoro elstarigis ke Kubo
rezistis dum 50 jaroj je agresoj, terorismaj agoj kaj fera sieĝo sen
uzi perfortajn malaperojn, torturojn nek eksterjuĝajn ekzekutojn

La ratifon de tiu instrumento antaŭis anonco ke la kuba registaro
invitis la specialan raportanton de UN kontraŭ torturo kaj aliaj
kruelaj traktoj, senhomaj aŭ humiligaj, Manfred Novak, viziti la
kariban landon ĉi-jare. 030209ain

No hay comentarios: