miércoles, 18 de febrero de 2009

Fidel: nacia premio de historio.

 

Havano, 18 feb (ACN) La nacia premio de historio kun speciala karaktero, estis transdonita al la kuba gvidanto Fidel Castro kadre de la XVIII-a Internacia Librofoiro Cuba 2009.

 

La distingon transdonis la estraro de la Nacia Unuiĝo de Historiistoj de Kubo (UNHIC) pro la spuroj de Fidel en la kulturaj kaj sociaj realigoj, tial ke li prisemis konscion pri la decida rolo de la historio en la nuntempo kaj estonteco de la nacio.

Inter la pluraj meritoj konsideritaj estas la fakto ke li mem estas protagonisto de la kuba historio dum pli ol 50 jaroj kaj alportis pli kompletan kaj multdirektan koncepton de Revolucio.
La koncerna diplomo kaj plastika artaĵo de la artisto Joel Jover, estis transdonitaj de Raúl Izquierdo, prezidanto de la UNHIC al la kuba ministro de kulturo, Abel Prieto por ke li transdonu ĝin al Fidel.
Dum ceremonio okazinta en la fortreso San Carlos de La Cabaña, estis ankaŭ transdonitaj la nacia premio de historio al la intelektulo Jorge Ibarra; same estis transdonita la premio de historia recenzo al la verkistino Mercedes Rodríguez kaj aliaj premioj al diversaj intelektuloj kaj eldonejoj. 180209ain

 

No hay comentarios: