miércoles, 11 de febrero de 2009

Omaĝo al Julius Nyerere kaj Fidel Castro.

Havano, 11 feb (ACN) La prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN, la nikaragvano Miguel D´Escoto, oferis omaĝon al la forpasinta unua prezidento de Tanzanio, Julius Nyerere kaj al la gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

En la Monda Tago de Socia Justico, D´Escoto konsideris ke la granda heroo de socia justico estas Nyerere, kiu helpis Afrikon liberiĝi el koloniismo kaj establi socian kaj ekonomikan sistemon kun la homo centre de ĉiu ekonomika entrepreno.
Aliflanke, li esprimis ke Fidel estas pli ol heroo, kvazaŭ nia sanktulo en tiu ĉi konfuzita mondo, kaj li konsideras ke ĉiuj homoj ŝuldas al Fidel Castro pro lia sindediĉo al efektiva praktiko kaj senĉesa instigo al solidaremo favore al la subpremataj popoloj.
Dum aranĝo organizita de la Komisiono pri Evoluo Socia de la Ekonomika kaj Socia Konsilantaro de UN, D´Escoto parolis pri estiĝo de novaj gvidantoj kiel la boliviano Evo Morales, kiu spite al ĉiuj obstakloj gvidas niajn indiĝenajn popolojn en Bolivio kaj tutmonde, al la centra loko, kiu apartenas al ili pro rajto propra en niaj socioj, li emfazis.
Li aldonis, ke maleblas atingi evoluon, integriĝon kaj socian justicon sen paco kaj sekureco kaj respekto al ĉiuj homaj rajtoj.                                               021109mgg/ain

No hay comentarios: