martes, 10 de febrero de 2009

Pozitivaj rilatoj inter Kubo kaj Alĝerio

Havano, 9 feb (ACN) La kuba prezidento Raúl Castro efektivigis oficialan dialogon kun la alĝeria ŝtatestro Abdelaziz Bouteflika, kiun li taksis tre pozitiva.

La oficiala dialogo okazis ĉi-dimanĉe en la prezidenta palaco de la alĝeria ĉefurbo, kie ambaŭ ŝtatestroj reviziis la staton de la rilatoj kaj kunlaboraj temoj.

La kuba gvidanto precizigis ke la ligoj inter ambaŭ landoj plifortiĝis laŭ la tempopaso, kaj emfazis la bezonon kreskigi tiujn ligojn en la ekonomika sfero tiel ke per konstanta laboro ambaŭ ekonomioj sin komplementu.

La rilatoj inter Kubo kaj Alĝerio datiĝas ekde 1963 kiam Kubo sendis 52 kuracistojn por helpi la landon. Kubo anoncis diversajn kunsidojn inter funkciuloj de la respektivaj landoj por etendigi la kunlaboran nivelon.

Raúl elstarigis la laboron de la oftalmologia hospitalo kie laboras kubaj kuracistoj kaj la kreadon de entreprenoj por fabrikado de vakcinoj kaj teknologia transdono pri hemoderivaĵoj.

Li same konstatis la dankemon de la alĝeria popolo al la tradicia kuba solidaremo, kio estis konfirmite de vasta gazetara reeĥo okaze de tiu ĉi vizito.                    090209mgg/ain

No hay comentarios: