miércoles, 11 de febrero de 2009

Havana Librofoiro: por kontentigi ĉiujn legantojn.

Havano, 11 feb (ACN) La XVIII-a Internacia Librofoiro Kubo 2009 komenciĝos ĉi-ĵaŭde por kontentigi ĉiujn esperojn de la kubaj legantoj, asertis dum publika televida elsendo, la organizantoj de la evento.

 

Iroel Sánchez, prezidanto de la organiza komitato, precizigis ke jam estas presitaj ĉiuj titoloj anoncitaj, inkluzive de 28 titoloj de Ĉilio, lando kiu estos gasto de la renkontiĝo kaj kies prezidentino Michelle Bachelet, partoprenos la malferman ceremonion.

Dum tiu ĉi okazo oni ankaŭ omaĝos la Domon de Amerikoj en ties 50ª datreveno, samkiel la kuban poetinon Fina García Marruz kaj la historiiston Jorge Ibarra.
Sánchez memorigis ke la librofoiro sesios ĝis la 22ª de februaro en Havano kaj poste translokiĝos al la provincaj ĉefurboj, kaj al la urbo Nueva Gerona, Artemisa kaj San José de las Lajas en Havano.
La poeto kaj verkisto Roberto Fernández Retamar, direktoro de la Domo de Amerikoj, elstarigis ke tiu ĉi kulturkleriga institucio kontribuas al diskonigo de la kontinenta literaturo, kaj memorigis personecojn tre ligitajn al la laboro de tiu centro, kiel Haydeé Santamaría kaj la urugvajo Mario Benedetti.
Li emfazis kiel feliĉa koincido, ke la foiro estu dediĉita al Ĉilio kaj al la poetino Fina García Marruz, ĉar ŝi reprezentas vivantan ligon al tiu sudamerika lando kaj Kubo.
La ĵurnalistoj kaj verkistoj Paco Ignacio Taibo II kaj Hernán Uribe, de Meksiko kaj Ĉilio, respektive, koincidis taksante la eventon kiel eksterordinara elmontraĵo de la bonfaro en la latinamerikaj beletroj.                    110209mgg/ain

No hay comentarios: