jueves, 12 de febrero de 2009

Informadiko 2009: prezentita kuba programaro NOVA.

 

Havano, 12 feb (ACN) La operacia sistemo NOVA kreita kaj evoluigita de la Universitato de Informadikaj Sciencoj (UCI), elstaras inter la 23 produktoj prezentataj en la stando de Kubo en la Internacia Komerca Foiro sesianta kiel parto de la XIII-a Konvencio Informadiko 2009.

 

La sistemo NOVA kun bazo en GNU/Linux, ebligas realigi oficejajn taskojn, reprodukti arkivojn de video kaj sonoj, navigi interrete kaj multaj aliaj aplikoj, responde al la bezonoj de la insulo elimini elspezojn pro koncepto de licencpagoj por programaroj, kiuj ne permesas statuson je sendependeco kaj suvereneco teknologiaj.

 

Heysi Montero, studentino de la dua jaro de la UCI, membro de la teamo kiu produktas informadikajn solvojn por interreto, klarigis ke NOVA kaj ties teknologio liberaj, alcelas ne fakajn uzantojn aŭ uzantojn eksperimentantaj migran procezon al tiaspecaj programaroj.

 

La avantaĝoj de la sistemo abundas,- aldonis Montero,- sed oni devas elstarigi ke havante aliron al la fontkodo de la programoj, la uzantoj povas modifi kaj adapti ĝin al la specifaj bezonoj de la medio.

 

La foiro finiĝos ĉi-vendrede en Havano, en la salonoj de Pabexpo, ekspociziejo kiu arigas preskaŭ 150 entreprenojn, firmaojn kaj instituciojn el 20 landoj, inter ili, Kanado, Ĉinio, Rusio, Bulgario, Meksiko, Hispanio kaj Venezuelo.

dgl/arh 09 0536

 

No hay comentarios: