miércoles, 11 de febrero de 2009

Michelle Bachelet omaĝis la nacian heroon José Marti

Havano, 11 feb (ACN) La prezidentino de Ĉilio, Michelle Bachelet, deponis florbukedon antaŭ la monumento de la nacia heroo kuba José Martí, kiu konsistigis la unuan agon de la oficiala vizitprogramo en la insulo.

 

Akceptite de la kuba unua vicprezidento José Ramón Machado Ventura en la havana flughaveno, ŝi esprimis sian kontenton viziti Kubon, " tial ke depost tiom da jaroj (37) estas la unua fojo ke ĉilia prezidento alvenas al Kubo", ŝi aldonis.

La elstara vizitantino estis akompanate de Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj, ĉe la omaĝa ceremonio en la historia Placo de la Revolucio de Havano, kie Bachelet kaj la akompananta delegitaro ricevis vastan klarigon pri la vivo kaj sendependiga batalo de la plej elstara kubano, la apostolo José Marti kies memorialo prezentas ampleksan ekspozicion pri lia vivo kaj agado.

La ĉilia prezidentino efektivigos  oficialan konversacion kun la kuba prezidento Raúl Castro, partoprenos la inaŭguron de la 13ª internacia librofoiro de Havano kies invitita lando estas Ĉilio, kaj vizitos diversajn centrojn historiajn, sciencajn, kulturajn kaj ekonomikajn laŭ la programo de tiu ĉi laborvizito.

ire/tj 09 1049

No hay comentarios: