jueves, 12 de febrero de 2009

Peto de la meksika Senato favore al la kaŭzo de La Kvinopo.

Havano, 12 feb (ACN) La meksika Senato petis al la Supera Kortumo en Washington per la figuro de "amicus", akcepti kaj aprobi la apelacian peton prezentitan de la defendantoj de la kvin kubanoj maljuste enkarcerigitaj en Usono.

 

Prezentante la aprobitan interkonsenton, Gustavo Madero Muñoz, prezidanto de la Senata estraro, petis ke oni ree juĝu la kvin kubanojn ekstere de Miami kun ĉiuj procezaj garantioj, sola maniero ĉesigi ĉiujn perfortojn kontraŭ la homaj rajtoj de la koncernuloj.

 

Krom instigi al ilia revenigo al Kubo kaj familioj, la meksika senatano memorigis ke la pasintan 12an de septembro ili plenumis 10 jarojn de maljusta enkarceriĝo en Usono.

 

Ankaŭ en Dominika Respubliko, delegitoj de tiu lando, Haitio kaj Kubo, partoprenantaj regionan renkontiĝon de la demokrata federacio internacia de virinoj, komdamnis la punojn kaj mistraktojn kontraŭ la kvin kubanoj, nome Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González kaj René González.

 

Isabel Tejada, kunordigantino de la Solidara Kampanjo al Kubo, esprimis ke denunco pri la arbitraj komdamnoj kaj la obstino altrudata kontraŭ la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj, estos konstanta tasko de tiu organizaĵo cele diskonigi la veron pri la maljusta enkarceriĝo kaj perfortoj.

 

Siaflanke, Alfonso Torres, prezidanto de la subtena komitato favore al La Kvinopo en Domikina Respubliko, emfazis ke la morala subteno pri la kaŭzo de la kvin kubanoj transcendas la ideologiajn tendencojn, tial ke ĝi estas temo de perforto kontraŭ la plej bazaj homaj rajtoj.

mro/jhs 09 2007

No hay comentarios: