martes, 28 de octubre de 2008

Vizito de Pérez Roque plifortigas rilatojn kun Meksiko.

Havano, 24 okt (ACN) Renovigo kaj plifortigo de la rilatoj inter Meksiko kaj Kubo en diversaj sferoj, konsistigas la plej distingan signon de la vizito farita al tiu lando flanke de Felipe Pérez Roque, kuba ministro pri eksteraj rilatoj.

Kiel simbolo pri tiu celo de la kuba registaro, la kuba ministro transdonis al la meksika prezidento Felipe Calderón, invitilon de la kuba prezidento Raúl Castro por estonta vizito al Kubo, raportis la informagentejo latinamerika Prensa Latina.

Dum amika renkontiĝo, ambaŭ aŭtoritatuloj elstarigis la pozitivan evoluon de la laboroj interne de la mekanismoj instituciaj de ambaŭ landoj, kaj montriĝis tre optimismaj pri la rezultoj fontontaj de la ĵusa subskribo de interkomprena memorandumo pri migraj aferoj.

La meksika prezidento esprimis sian fidon ke la koncerna dokumento kontribuos malstimuli kontraŭleĝan elmigradon kaj por pli efika batalo kontraŭ trafikado de personoj, emfazis noto de la prezidanteco.

La kuba ministro esprimis, antaŭ reprezentantoj de la senato meksika kiuj afablege akceptis lin,  la intereson de Kubo ke la rilatoj reiru al la punkto kie ĉiam devis resti.

Antaŭ forlasi Meksikon, Pérez Roque partoprenis kunvenon kun kubaj rezidantoj en Meksiko kaj membroj de la meksika movado de solidareco al Kubo, kiuj konfirmis sian rifuzon kontraŭ la altrudata blokado usona al la kariba lando kaj petis liberigon por la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj maljuste enkarcerigitaj en usonaj malliberejoj.

Cirkulas en UN projekto de rezolucio kontraŭ usona blokado.

Havano, 24 okt (ACN) Projekto de rezolucio kontraŭ la usona blokado altrudata al Kubo dum preskaŭ 50 jaroj, cirkuladas inter la 192 menbro-landoj de la Ĝenerala Asembleo de UN por voĉdonado la venontan semajnon.

Tiu dokumento sub la titolo "Bezono haltigi la ekonomikan, komercan kaj financan blokadon altrudatan de Usono kontraŭ Kubo" estos voĉdonata en plensesio de la Ĝenerala Asembleo venontmerkrede, raportis la latinamerika informagentejo Prensa Latina.

Reprezentanto de la kuba diplomatia misio en UN  esprimis la certecon "ke la rezolucio estos plene subtenata de la internacia komunumo kiel okazis ekde la unua fojo kiam ĝi estis prezentita kaj aprobita en la jaro 1992."

Temas pri la 16ª jara voĉdono de tiu dokumento ekde tiu jaro ĝis 2007, kiam la Ĝenerala Asembleo aprobis ĝin per 184 voĉdoj el 192; tamen, spite al la rifuzo internacia, la usona administracio daŭre ĝin aplikas tute senpune, ĉar la decidoj de tiu UN-organismo ne estas devigaj.

En deklaroj al la gazetaro, la diplomato nikaragva Miguel D´Escoto, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, esprimis ke ĝuste tiu kazo evidentigas la bezonon reformi tiun internacian organismon.

Kiel antaŭaĵo de la voĉdonado okazonta venontsemajne, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario, transdonis al la membro-ŝtatoj raporton 120-paĝan pri la temo de la sieĝo, kiu kolektis opiniojn el 117 landoj kaj 22 organismoj de la sistemo de UN kiuj estas kontraŭ la usona regulo.

Susbskribis deklaron kunlaboran Kubo kaj la Eŭropa Komisiono.

Havano, 24 okt (ACN) La Eŭropa Komisiono kaj Kubo subskribis kunlaboran deklaron diskonigitan en ĉi-urbo, per kiu ambaŭ institucioj konstatigas la ekziston de nepraj kondiĉoj por renovigi la kunlaboron, ĉiam surbaze de reciproka kaj ne diskrimacia traktado, strikta respekto de ŝtata suvereno, ne enmiksiĝo en internajn aferojn, respekto al politika sendependeco kaj laŭ prioritatoj starigitaj de la ricevanto.

Per tiu ĉi deklaro oni decidas ke tiu kunlaboro inter la Eŭropa Komisiono kaj Kubo, okazos sen antaŭkondiĉoj kaj kun plena respekto al la leĝaro nacia kaj komunuma.

La dokumento estis subskribita de Louis Michel, flanke de la Eŭropa Komisiono, kaj Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj de la kariba insulo.

La altrangaj reprezentantoj konsentis ke la kunlaboro okazu tra la kreitaj proceduroj de ambaŭ partneroj kaj en sferoj reciproke interkonsentitaj kaj avantaĝaj por la koncernatoj.

En la subskribita dokumento estas skribite la decido esplori la ekzistantajn oficialajn kanalojn, la areojn por kunlabori kaj manierojn ĝin realigi; tiucele estas decidite daŭrigi fizikajn kunvenojn kaj profiti internaciajn kunsidojn tiucele, per interŝanĝo de vizitoj kaj aliaj konvenaj manieroj.

Ekde nun, tiu ĉi deklaro konsistigas la kadron reciproke interkonsentitan por evoluigi la kunlaboron inter la Eŭropa Komisiono kaj Kubo.

miércoles, 22 de octubre de 2008

Alvenos al Kubo eŭropa komisiito por evoluo.

Havano, 22 okt (ACN) Louis Michel, eŭropa komisiito por evoluo kaj humanitara helpo alvenos ĉi-vespere al Kubo por plenumi oficialan laborviziton ĝis venonta vendredo.

Lia vizito donas kontinuecon al la politika dialogo starigita kun la Eŭropa Unio kaj formaligos la ambaŭflankan kunlaboron inter la Eŭropa Komisiono kaj Kubo, informas la kuba gazeto Granma, oficiala organo de la komunista partio.

Louis Michel havos ampleksan laborprogramon kiu inkluzivas oficialan dialogon kun Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj kaj renkontiĝos kun aliaj altrangaj aŭtoritatuloj. Li vizitos regionojn damaĝitajn de la uraganoj Gustav kaj Ike kiuj batis la landon de antaŭnelonge.

Niĝeria nobelpremiito subtenas la kaŭzon de La Kvinopo.

Havano, 22 okt (ACN) Wole Soyinka, nobelpremiito pri literaturo 1986 de Niĝerio, asertis sian kompletan subtenon al la kaŭzo de la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj, politikaj malliberuloj de Usono.

La afrika intelektulo favoras ĉiujn agadojn por liberigi la kvin kubanojn, Antonio Guerrero, Fernando González, Ramón Labañino, Gerardo Hernández kaj René González, konataj internacie kiel La Kvinopo kiuj dum dek jaroj suferas maljustajn punojn en usonaj malliberejoj.

Soyinka rajtigis la organizantojn de publikaj kampanjoj utiligi sian nomon favore al la kaŭzo de La Kvinopo, kiuj ricevis maljustajn punojn en manipulita juĝo en Miami pro ilia agado ĉe teroristaj grupoj de Florida cele eviti perfortajn agojn, kiuj kaŭzis ekde 1959 morton kaj vundojn al miloj da kubanoj plus grandajn ekonomiajn perdojn.

Akceptas Machado Ventura prezidanton de FRETILIN

Havano, 22 okt (ACN) La unua vicprezidento de la ŝtata konsilantaro kaj membro de la politika buroo de la komunista partio, José R. Machado Ventura, akceptis en ĉi-urbo la prezidanton de la Revolucia Fronto de Sendependa Orienta Timoro (FRETILIN), sro. Francisco Guterrez.

La vizitanto, konata en sia lando kiel "Lu Olo" estis gerilano dum 24 jaroj kaj post sendependiĝo estis la unua prezidanto de la konstitucia asembleo kaj parlamentestro de tiu azia lando.

Dum la renkontiĝo, la vizitanto dankis la kunlaboron kaj solidaremon de Kubo fronte al la grandaj defioj de tiu lando depost kelkaj jarcentoj de koloniismo kaj ekspluatado; li aparte dankis la kunlaboron de la insulaj kunlaborantoj en la prisana servo ĉe tre izolaj regionoj.

Siaflanke, la kuba vicprezidento konfirmis la solidaremon de Kubo kaj memorigis ke la unua voĉo de tiu azia lando en la ĝenerala asembleo de UN post sendependiĝo estis favore al Kubo pri la bezono haltigi la usonan ekonomikan blokadon kontraŭ la kariba insulo.

La dialogon partoprenis funkciuloj de ambaŭ landoj; la delegitaro poste renkontiĝis kun la kuba parlamentestro Ricardo Alarcón kaj vizitis diversajn centrojn  ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj historiajn en la urboj Havano kaj Matanzas.