viernes, 10 de septiembre de 2010

Mallibereco de La Kvinopo: honto por Usono.

La internacia komitato por Libereco de La Kvinopo elsendis komunikon kie ĝi taksas la malliberecon de la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj en Usono dum 12 jaroj kiel honto por la usona justico, lando kiu pretendas dikti katedron al la mondo pri la temo de homaj rajtoj.

Tiamaniere, la komitato internacia aliĝas al la agadoj tutmonde por liberigo de Gerardo, Ramón, Antonio, Fernando kaj René, kiuj la venontan 12-an de septembro ekos en internacia agotago kiu etendiĝos ĝis la 8-a de oktobro, dato koincidonta kun la morto dum batalo de la gerilano Ernesto Che Guevara.

La internacia komitato por liberigo de La Kvinopo informas ke dum tiuj agotagoj oni denuncos unu plian fojon ke la 21-a de septembro 1976 estis murditaj en Vaŝingtono la eksa ĉilia ministro Orlando Letelier kaj ties juna usona sekretariino Ronnie Moffit; oni ankaŭ ree denuncos ke la 6-a de oktobro 1976 kuba civila aviadilo estis eksplodigita dum fluge ĉe la marbordoj de Barbado kio provokis la morton de 73 personoj.

La internacia komitato ree denuncos ke la konfesintaj aŭtoroj de tiuj krimaj agoj, Orlando Bosch kaj Luis Posada Carriles, ĝuas la privilegiojn donitajn de la sinsekvaj administracioj usonaj.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

No hay comentarios: