viernes, 10 de septiembre de 2010

Diskurso de Fidel Castro estas porpaca kontribuo.

La urugvaja gazeto La República aperigis artikolon kiu taksas la diskurson de Fidel pasintan vendredon ĉe la Havana Universitato, kiel kontribuo efektiva al la monda paco.

La komentario subskribita de la ĵurnalisto Niko Schvarz esprimas ke la paroloj de Fidel indas je diskonigo laŭ ĉiuj eblaj vojoj kaj krei konsciencon universalan pri la bezono mobilize atentigi pri la danĝeroj de atommilito.

La artikolo emfazas la detalan analizon faritan de Fidel pri ĉiuj informoj kaj novaj juĝ-elementoj kiuj konfirmas lian tezon rilate al internacia atommilito.

La teksto emfazas ke de antaŭnelonge la mondo memoris la 65 jarojn de la holokaŭsto de Hiroŝimo kaj Nagasako, la plej sennecesa milit-krimo en la homa historio.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

No hay comentarios: