martes, 28 de septiembre de 2010

Fidel Castro: plej grava tragedio en la atomerao estas la mensog-regado.

Ĉi-semajne la kuba gvidanto Fidel Castro emfazis ke foresto de la vero kaj regado de mensogoj estas la plej granda tragedio en nia danĝera atom-erao.

En sia pripensoj sub la titolo La senfina hipokriteco de Okcidento, Fidel memorigis ke Francio estas la tria atom-potenco de la terglobo, kaj ke la prezidento de tiu lando, Nicolas Sarkozy, ankaŭ posedas valizon kun la ŝlosilvorto por lanĉi unu el la pli ol 300 bomboj posedataj.

Tiusence, Fidel taksis senmorala la intencojn de la Sekureca Konsilantaro de UN, lanĉi atakon kontraŭ Irano, kiun ili komdamnas pro supozata intenco fabriki tiaspecan armilon.


Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

No hay comentarios: