martes, 31 de agosto de 2010

Vasta eĥo pri artikoloj de Fidel Castro en la internacia gazetaro.

La lastaj artikoloj publikigitaj de la kuba gvidanto Fidel Castro sub la titolo La monda registaro, estas vaste disvastigataj de internaciaj amaskomunikiloj interrete.

Oni povas konstati ĉe guglo ke aperas 204 retejoj kiuj pritraktas la temon en la amerika kontinento kaj aliaj mondopartoj. Ekzemple la informagentejoj Prensa Latina, Monda Radio de Venezuelo kaj Bolpress de Bolivio komplete reproduktis la artikolojn pri la nomata "Club Bilderberg, ekskluziva logio por magnatoj kredantaj je monda registaro unika".

La koncepto de la Club Bilderberg naskiĝis ĉe la pola judo Joseph Retinger, la riĉulo usona David Rockefeller, apud la Princo Bernardo de Holando kaj la Ĉefministro belga, Paŭl Van Zeeland, kiuj estis inter la unuaj adeptoj al la klubo, citis la venezuela agentejo el la artikolo de Fidel.

En sia artikolo Fidel montris pecojn de la libro "La sekretoj de la klubo de Bilderberg" de la verkisto Daniel Estulin, kiu senmaskigas la verajn intencojn de tiu selekta grupo de politikistoj kaj entreprenistoj el tutmonda skalo.

Siaflanke, la usona gazeto El Nuevo Herald en sia cifereca versio publikigis ke "la eksgvidanto Fidel Castro montris sian fascinon pri la libro de la aŭtoro Daniel Estulin kiu esploras la klubon "Bilderberg", organizaĵo al kiu li atribuas supozatan konspiron por kontroli la politikan, ekonomikan kaj eĉ kulturan povon."

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

vv

No hay comentarios: