viernes, 13 de agosto de 2010

Denuncis Fidel Castro antaŭ la parlamento danĝerojn pri atommilito kontraŭ Irano.

La kuba gvidanto Fidel Castro partoprenis eksterordinaran sesion de la kuba parlamento kie li denuncis la situacion de atommilito travivata hodiaŭ en la mondo kaŭze de agresemaj sintenoj de Usono kaj Israelo kontraŭ Irano.

Oliv-verde vestita, starante en la tribuno, Fidel legis mesaĝon kiu rimarkas la respondecon de la usona prezidento Barack Obama en tiu ĉi konflikto kaj prezicigis la usona ŝtatestro povas eviti la militon de tutmonda konsekvenco.Li aldonis ke Irano ne cedos fronte al la postuloj de Usono kaj Israelo kaj pro tio, se Obama sukcesas eviti la militon, la mondo honorigos lin.

La eksterordinara sesio de la kuba parlamento, rekte elsendita de televido kaj radio tutlamda, estis petita de Fidel Castro por pritrakti la danĝeron de nuklea milito se Usono kaj Israelo decidas ataki Iranon. La sesion partoprenis la kuba prezidento Raúl Castro kaj pli ol 600 kubaj deputitoj.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

No hay comentarios: