jueves, 29 de enero de 2009

Ratifas Rusio rifuzon kontraŭ la usona blokado al Kubo.

Havano, 29 jan (ACN) Seguei Lavrov, ministro pri eksteraj rilatoj de
Rusio, deklaris en Moksvo la rifuzon de sia lando al la ekonomika,
komerca kaj financa blokado altrudata al Kubo.

Dum intervjuo ĉe la latinamerika informagentejo Prensa Latina, la
ministro elstarigis ke Kubo estas lando de granda historio, kiu
elektis la vojon de libereco, sendependeco kaj ne retroiro en la
principoj

La ministro asertis ke Rusio jare subtenas la rezoluciojn de la
ĝenerala asembleo de UN pri la bezono ĉesigi la usonan blokadon.

Ni esperas, li aldonis, ke la solidara sinteno de la plimulto de la
internacia komunumo en tiu ĉi afero kontribuu fine al reviziado de la
usonaj vidpunktoj cele al realisma solvo.

jag/arh 09 0656

Pedagogio 2009: alvoko al monda mobilizo por la Kvinopo.

Havano, 29 jan (ACN) La kuba parlamentestro Ricardo Alarcón alvokis la
partoprenantojn de la internacia kongreso Pedagogio 2009 plifortigi la
mondan mobilizon defende al la kvin kubaj kontraŭteroristoj
malliberigitaj en Usono.

Alarcón esprimis ke René González, Ramón Labañino, Gerardo Hernández,
Antonio Guerrero kaj Fernando González estas instruistoj kiuj per sia
agado edukas patriotismon, dignecon kaj sinoferan spiriton.

Li aldonis ke La Kvinopo, kiel ili estas konate en la internacia
kampanjo favore al liberigo, alfabetigas kaj instruas parton de la
malliberuloj en la diversaj karceroj de la usona geografio, kie ili
estas maljuste enkarcerigitaj ekde 1998.

Alarcón anoncis ke venontvendrede la defendantoj de la kvin kubanoj
prezentos antaŭ la Supera Kortumo de Usono la peton por ke la
magistratoj de tiu instanco akceptu revizii kaj rekonsideri la
manipulitan kazon.

Li difinis tiun ĉi momenton kiel kompleksa kaj difina en la batalo
leĝa por postuli liberigon de la kontraŭteroristaj batalantoj kaj
nuligi la punon altruditan kontraŭ Gerardo je du dumvivaj karcerpunoj
plus 15 jaroj da mallibereco.
Li emfazis ke la plej grava afero estas la internacia solidareco por
revenigi ilin kaj klarigis ke tiu tribunalo, laŭ la historia praktiko,
akceptas averaĝe nur 1,5% de la prezentitaj kazoj.

Kiel sciate La Kvinopo enpenetris teroristajn organizaĵojn
kontraŭkubajn rezidantaj en Miami por eviti la planojn kaj perfortajn
agojn kiujn ili planadis kontraŭ Kubo ekde la usona teritorio mem.

Omaĝo al José Martí en Panamo kaj Dominika Respubliko.

Havano, 29 jan (ACN) La valideco de la pensado kaj agado de José
Marti, la nacia heroo de Kubo, estis omaĝita en Panamo kaj Dominika
Respubliko okaze de lia 156ª naskiĝdatreveno.

Studentoj, junaj gelaboristoj, politikistoj kaj intelektuloj,
renkontiĝis en la Placo Bolívat en Sandomingo, kie la kuba ambasadoro
Juan Astiasarán, esprimis ke la socialista revolucio en Kubo estas
profunde marti-ana.

Oni deponis florbukedon antaŭ la statuo de Marti en la lernejo
Respubliko de Kubo en Vilaĝo Consuelo, labora kvartalo de la ĉefurbo
kaj la kuba ambasadejo transdonis librojn de José Marti en la lernejo.

En Panamo, solidaraj organizaĵoj, diplomatoj kaj aŭtoritatuloj omaĝis
la nacian heroon de Kubo kaj okazigis kulturan prezenton per tradiciaj
kantoj kaj dancoj.

La aranĝon partoprenis Miguel Barnet, prezidanto de la kuba unuiĝo de
artistoj kaj verkistoj kaj deputito, kiu elstarigis la kontribuon de
Marti al la politika medio de la regiono per radikala vidpunkto
unuiga.
jag/arh 09 0904

martes, 27 de enero de 2009

Pedagogio 2009: prezentas Kubo sian edukan agadon.

Havano, 27 jan (ACN) La unua vicprezidento José Ramón Machado Ventura
partoprenis la malferman sesion de la kongreso Pedagogio 2009 en la
havana teatro Carlos Marx.

La kuba ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez, elstarigis la
progresojn de la kuba edukado dum 50 jaroj de revolucio, spite al la
ekonomika, financa kaj komerca blokado altrudata de Usono.

Velázquez elstarigis la rolon de la geinstruistoj, kiuj inspirite de
la kuba gvidanto Fidel Castro, en 1961 ebligis al la insulo
transformiĝi en la unuan latinamerikan landon kiu eliminis
analfabetismon.

Tiu fakto, establita en la elparola sindefendo de Fidel Castro, havis
sekvojn en la deklaro de Venezuelo (2006) kaj Bolivio (2008) kiel
landoj liberaj je analfabetismo, danke al la kuba metodo "Mi ja povas"
aplikata en preskaŭ 30 landoj.

Velázquez elstarigis la strebojn de la kuba registaro en la perfektigo
de la eduka laboro je ĉiuj niveloj, kaj klarigis ke pro la usona sieĝo
la lando devas elspezi inter 25 kaj 30 elcento pli, por akiri
lernilojn.

Inter alie, la ministrino asertis ke 72 elcento de la universitataj
diplomitoj de la sektoro, enskribiĝis en kursoj pri magistriĝo de
edukaj sciencoj.

Velázquez aldonis ke la kubaj geinstruistoj transformis siajn domojn
en lernejojn depost la detruo de centoj da lernejoj kaŭze de la tri
uraganoj, kiuj batis la insulon.

La malfermon ankaŭ partoprenis Esteban Lazo, vicprezidanto de la ŝtata
konsilantaro, José Ramón Fernández, vicprezidanto de la ministra
konsilantaro kaj aliaj gvidantoj kaj reprezentantoj de studentaj kaj
amasaj organizaĵoj.

yci/er/jhs 09 2228

Nova malfruiga ago por eviti ekstradicion de Posada Carriles.

Havano, 27 jan (ACN) La migra kaŭzo de la konata teroristo Luis Posada
Carriles, estos prezentata antaŭ la Supera Kortumo en Usono, kio
konsistigas novan manovron malfruigan por eviti la ekstradicion de la
konfesinta krimulo al Venezuelo aŭ Panamo.

La kuba gazeto Granma citas deklarojn de la advokato Arturo V.
Hernández al la usona gazeto The New York times, pri la teroristo
respondeca de la eksplodo de kuba aviadilo kun 73 pasaĝeroj en 1976.

Hernández asertis ke "li ne sciis" pri kulpigo de sia kliento rilate
la esploron de Granda Ĵurio pri ties respondeco en la kampanjo de
terorismo komencita en Havano en 1997.

Tamen, la advokato rivelis ke li portus la kazon ĝis la plej alta
nivelo tial ke Posada devos prezentiĝi denove en El Paso en Texas.

Tri tagojn post la anonco de la panama registaro, pasintoktobra, ke
ili postulos ekstradicion de Posada Carriles al tiu lando, la kortumo
de apelacio de Nueva Orléans ordonis ke la teroristo estu denove
juĝita en El Paso akuzite de migra fraŭdo.

Tamen, la kortumo ne ordonis areston de la krimulo, kiu tute libere
promenas en Miami, kie li partoprenis senpune diversajn agojn
publikajn invitite de teroristaj grupoj aŭ simpatiantoj de teroro
tolerataj de FBI kaj la federala prokuroro.

Estas konate ke ekde lia alveno kaj aresto en Florida, la venezuela
registaro postulas lian ekstradicion, peton konfirmitan de la advokato
José Pertierra.

Aldone al tio, saman postulon faras la registaro de Panamo, kies
Supera Kortumo deklaris kontraŭleĝa kaj kontraŭkonstitucia la
liberigon okazintan en 2004 de la krimulo kaj aliaj tri konataj
teroristoj kubano-usonanoj farita de la eksprezidentino Mireya
Moscosa.

jag/arh 09 0729

Plia alvoko liberigi la kuban kvinopon.

Havano, 27 jan (ACN) Ekde diversaj kaj foraj landoj kiel Nov-Zelando
kaj Ĉeĥio, amikoj de Kubo esprimas sin favore al liberigo de la kvin
kubaj kontraŭteroristaj batalantoj, politikaj malliberuloj en Usono

La amikeca societo de la novzelanda urbo Christchurch alvokis la
usonan prezidenton Barack Obama, liberigi la kvin kubanojn maljuste
enkarcerigitaj en tiu lando, forigi la usonan blokadon al la insulo
kaj redoni la kontraŭleĝe okupatan teritorion de Guantánamo, kie ili
starigis sian militan bazon

Aliflanke, la amikeca societo gratulis la decidon de la usona
prezidento fermi la centron de torturoj en tiu milita enklavo, kaj
asertas ke la sekva logika paŝo estus redoni la teritorion al Kubo

Samtempe, la alvoko instigas ĉiujn sindikatojn, ekleziojn kaj
defendantojn de justico de Nov-Zelanda, sendi mesaĝojn al la
prezidento Obama favore al tuja liberigo de la kuba kvinopo.

Aliflanke, la societo de amikeco ĉeĥa-kuba, okazigis sian jaran
asembleon ratifante la kompromison subteni la kuban revolucion per
pluraj aranĝoj favore al haltigo de la usona blokado, liberigo de la
kvin kubaj malliberuloj kaj batalo kontraŭ ĉiuj fikampanjo kontraŭ la
kariba lando en tiu eŭropa lando.

La aranĝon partoprenis estraranoj de la organizaĵo kaj 200
reprezentantoj el 33 filioj kiuj portis enormajn kubajn flagojn kun
bildoj de Fidel, Raúl, Camilo kaj Che Guevara.

mro/jhs 09 2040

lunes, 26 de enero de 2009

Ekde hodiaŭ sesias kongreso Pedagogio 2009.

Havano, 26 jan (ACN) Kubo prezentos siajn agadojn en la eduka kampo
kadre de la internacia kongreso Pedagogio 2009, kiu sesios ĝis la
venonta vendredo en la Kongresa Palaco.

Dum la malferma sesio, la ministrino pri edukado, Ana Elsa Velázquez,
prezentos specialan prelegon al la delegitoj venintaj el 44 landoj,
entute, pli ol 3 mil geinstruistoj kiuj interŝanĝos spertojn kaj
impulsos la kunlaboron.

Inter la pli reprezentataj landoj estas Venezuelo, Brazilo, Meksiko
kaj Kubo, ĉi-lasta kun mil 031 delegitoj el kiuj 321 estas doktoroj
pri pedagogio kaj 428 estas magistroj pri edukaj sciencoj

Ĝis nun konfirmis la ĉeeston 14 ministroj pri edukado kaj la ĝeneralaj
sekretarioj de la iberoamerika organizaĵo por edukado, scienco kaj
kulturo kaj la asocio iberoamerika de eduka televido, respektive.

jag/arh 09 0616