jueves, 29 de enero de 2009

Pedagogio 2009: alvoko al monda mobilizo por la Kvinopo.

Havano, 29 jan (ACN) La kuba parlamentestro Ricardo Alarcón alvokis la
partoprenantojn de la internacia kongreso Pedagogio 2009 plifortigi la
mondan mobilizon defende al la kvin kubaj kontraŭteroristoj
malliberigitaj en Usono.

Alarcón esprimis ke René González, Ramón Labañino, Gerardo Hernández,
Antonio Guerrero kaj Fernando González estas instruistoj kiuj per sia
agado edukas patriotismon, dignecon kaj sinoferan spiriton.

Li aldonis ke La Kvinopo, kiel ili estas konate en la internacia
kampanjo favore al liberigo, alfabetigas kaj instruas parton de la
malliberuloj en la diversaj karceroj de la usona geografio, kie ili
estas maljuste enkarcerigitaj ekde 1998.

Alarcón anoncis ke venontvendrede la defendantoj de la kvin kubanoj
prezentos antaŭ la Supera Kortumo de Usono la peton por ke la
magistratoj de tiu instanco akceptu revizii kaj rekonsideri la
manipulitan kazon.

Li difinis tiun ĉi momenton kiel kompleksa kaj difina en la batalo
leĝa por postuli liberigon de la kontraŭteroristaj batalantoj kaj
nuligi la punon altruditan kontraŭ Gerardo je du dumvivaj karcerpunoj
plus 15 jaroj da mallibereco.
Li emfazis ke la plej grava afero estas la internacia solidareco por
revenigi ilin kaj klarigis ke tiu tribunalo, laŭ la historia praktiko,
akceptas averaĝe nur 1,5% de la prezentitaj kazoj.

Kiel sciate La Kvinopo enpenetris teroristajn organizaĵojn
kontraŭkubajn rezidantaj en Miami por eviti la planojn kaj perfortajn
agojn kiujn ili planadis kontraŭ Kubo ekde la usona teritorio mem.

No hay comentarios: