martes, 27 de enero de 2009

Pedagogio 2009: prezentas Kubo sian edukan agadon.

Havano, 27 jan (ACN) La unua vicprezidento José Ramón Machado Ventura
partoprenis la malferman sesion de la kongreso Pedagogio 2009 en la
havana teatro Carlos Marx.

La kuba ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez, elstarigis la
progresojn de la kuba edukado dum 50 jaroj de revolucio, spite al la
ekonomika, financa kaj komerca blokado altrudata de Usono.

Velázquez elstarigis la rolon de la geinstruistoj, kiuj inspirite de
la kuba gvidanto Fidel Castro, en 1961 ebligis al la insulo
transformiĝi en la unuan latinamerikan landon kiu eliminis
analfabetismon.

Tiu fakto, establita en la elparola sindefendo de Fidel Castro, havis
sekvojn en la deklaro de Venezuelo (2006) kaj Bolivio (2008) kiel
landoj liberaj je analfabetismo, danke al la kuba metodo "Mi ja povas"
aplikata en preskaŭ 30 landoj.

Velázquez elstarigis la strebojn de la kuba registaro en la perfektigo
de la eduka laboro je ĉiuj niveloj, kaj klarigis ke pro la usona sieĝo
la lando devas elspezi inter 25 kaj 30 elcento pli, por akiri
lernilojn.

Inter alie, la ministrino asertis ke 72 elcento de la universitataj
diplomitoj de la sektoro, enskribiĝis en kursoj pri magistriĝo de
edukaj sciencoj.

Velázquez aldonis ke la kubaj geinstruistoj transformis siajn domojn
en lernejojn depost la detruo de centoj da lernejoj kaŭze de la tri
uraganoj, kiuj batis la insulon.

La malfermon ankaŭ partoprenis Esteban Lazo, vicprezidanto de la ŝtata
konsilantaro, José Ramón Fernández, vicprezidanto de la ministra
konsilantaro kaj aliaj gvidantoj kaj reprezentantoj de studentaj kaj
amasaj organizaĵoj.

yci/er/jhs 09 2228

No hay comentarios: