jueves, 16 de julio de 2009

Tago de Nacia Ribelemo

Tago de Nacia Ribelemo estas speciala festotago en Kubo, la 26an de julio estas grava datreveno por la kuba popolo.

La historio de nia lando estas plena je riĉaj okazaĵoj kiuj markis diversajn etapojn en la batalo transiri de Hispana kolonio al Usona novkolonio en la periodo 1868 ĝis 1958.

Grava momento en la historio de Kubo estis la eksplodo de la unua milito por sendependiĝo, kio okazis la dekan de oktobro 1868 kiam la kubano Carlos Manuel de Céspedes, membro de aristokrata familio en la orienta arto de la insulo, liberigis siajn sklavojn kaj iniciatis militon kontraŭ la hispanoj.

Multaj aliaj elstaraj junuloj kun siaj iamaj sklavoj batalis dum dek jaroj cele al sendependiĝo, sed la okcidenta parto de la insulo ne aktive partoprenis la militon, kio malhelpis al la celoj de la kampanjo, kaj pro aliaj organizaj faktoroj kaj manko de financa subteno, la milito finiĝis per interkonsento paca, sed sendependeco ne estis atingita.

Dume, en la jaro 1878 estiĝis la figuro de José Martí 1853-1895), kies agado definitive markis la sekvan periodon de la kubaj bataloj por sendependiĝo. Li fondis la Kuban Revolucian Partion kaj gvidis la militon de 1895.

Aliaj elstaruloj kiel la generaloj Mámo Gómez kaj Antonio Maceo daŭrigis la batalon kaj etendis la militon de oriento al okcidento tra la tuta insulo.

Hispanio nenion plu povis fari fronte al avanco de la sendependigaj trupoj. La kubanoj daŭre avancis kaj la hispana armeo rapide malfortiĝis per sia politiko "ĝis la lasta viro kaj ĝis la lasta peseto".

En tiu situacio okazis en la jaro 1898 la interveno milita de Usono, kies preteksto estis la eksplodo de usona militŝipo "Maine" en la havana haveno.

Postaj historiistoj asertis ke temis pri mematako de Usono por interveni en la konflikton antaŭ la neglekto de Hispanio akcepti antaŭe proponitan trakton de Usono, kies ekonomikaj interesoj estis daŭre kreskantaj en tiu epoko.

La usona registaro rapide haltigis la malfortan hispanan armeon kaj ne agnoskis la registaron de la Respubliko de Kubo en Armiloj, eĉ malpermesis ties eniron en la urbon Santiago de Kubo post la kapitulacio.

La milito finiĝis per subskribo de paca traktato Traktato de Paris, la 10an de decembro 1898, inter Hispanio kaj Usono, per kiu ĉi-lasta ricevis absolutan kontrolon de Kubo, Portoriko kaj Filipinoj.

En 1901, la Senato kaj Reprezenta Ĉambro usonaj aprobis la nomatan Amendon Platt, kiu rajtis "suverenecon" al Kubo, sed establis ke la kuba registaro devos lui al Usono la "necesajn terojn por konstrui bazojn militajn en certaj punktoj difinotaj laŭ konvene, decidota de la prezidento de Usono".

La 20an de majo 1902 Kubo ricevis, depost trijara milita kontrolo usona, formalan sendependecon kontrolitan de oligarkio dependa de la decidoj de Washington, kio fakte igis la insulon, novkolonio de Usono.

De tiam, sinsekvis pluraj registaroj koruptaj kaj pluraj intervenoj usonaj kies misio estis pli kaj pli transdoni la landajn riĉaĵojn al fremdaj interesoj.

La 26an de julio 1953 grupo de junuloj kun Fidel Castro ĉekape atakis la militan kazerno Moncada en la urbo Santiago de Cuba, situanta en la orienta regiono de la lando. Ĝi konsistigis la duan militan fortreson de la registaro.

La celo de tiu atako estis havigi al si armilojn por iniciati popolan ribeliĝon, sed la rezulto estis milita malvenko, kiu tamen markis novan etapon kaj signis la figuron de Fidel Castro kiel gvidanto de la estonta revolucio.

Post tiu ago Fidel kaj la transvivintoj estis malliberigitaj en Insulo de Pinos, nuntempe Insulo de Junularo, sed fortega popola kampanjo sukcesis liberigi ilin, kiu devis ekziliĝi en Meksiko en la jaro 1955. En Meksiko Fidel Castro organizis siajn kunulojn kaj aliajn revoluciulojn kiuj aniĝis al ili, inter ili la argentino Ernesto Che Guevara.

Tiel startis el Tuxpan en Meksiko ĝis Kubo la motorŝipo Granma kun 82 revoluciuloj kaj elŝipiĝis la 2an de decembro 1956 en la strando Las Coloradas, sude de la orienta regiono de Kubo, kie rekomenciĝis la armita batalo, ĉi-foje kiel gerilanoj en la montoj de la montoĉeno Maestra.

Samtempe organiziĝis tutlande la kaŝitaj batalgrupoj, agadoj kiuj fine kulminis per la venko de la ribelema armeo. Konsekvence, la unuan de januaro 1959, la diktatoro Fulgencio Batista, definitive venkita de la ribeliĝinta armeo komandita de Fidel Castro, forlasis la insulon, kio markis la revolucian venkon.

Pro tio, ĉiujare la kubanoj festas la 26an de julio kiel historia punkto en la vivo de la kuba popolo, kiu tiel iniciatis novan vojon al reala sendependeco, memdetermino kaj konstruado de pli socia kaj justa socio.

La vojo ĉiam estis plena je obstakloj, sed nuntempe, Kubo evidentigis ke pli justa socio kaj mondo eblas, spite al ĉiuj malfacilaĵoj, ekonomikaj punoj, politika manipulado kaj konstantaj sieĝoj.

Spite al ĉio, la insulo evoluigis diversajn programojn sociajn por sia nacia progreso, kaj samtempe impulsadis profundan programon de socia evoluo, energetikan revolucion, ekonomikajn kunlaborojn kaj aliajn programojn en plej diversaj agadkampoj ne nur enlande, sed ankaŭ kunlabore kun aliaj landoj.

Kaj ĝuste hodiaŭ, en la 56ª datreveno de la historia sturmo al la milita kazerno Moncada, kiu markis la nacian ribelemon, la kubanoj festas tiun ĉi tagon per diversaj festomaĝoj kies centro estas la orienta provinco Holguin, elektita por la ĉi-jara centra ceremonio.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González
v

No hay comentarios: