jueves, 16 de julio de 2009

Por pli efika agrikulturo

Kubo disponas nuntempe jes ses komo sep milionoj da kultiveblaj hektaroj de tero, sed preskau duono ne estas kultivataj aŭ estas neefike utiligataj. Fronte al tiu ĉi realaĵo kaj la nunaj problemoj enlandaj kaj internaciaj pri la produktado de nutraĵoj, oni starigis leĝon kiu faciligas la aliron al kultiveblaj teroj.

La organizaj strukturoj de la agrikulturo en Kubo,multe laboras en la starigo de la koncernaj mekanismoj pri la menciita leĝo pere de tuta proceso kiu devas evolui al kompleta ordigo por plikreskigi la produktadon de agronutraĵoj.

La celo estas impulsi utiligon de neproduktivaj areoj kaj por ĝin sukcesigi la artikolaro de la leĝo rajtigas ĉiun kubanon ricevi je uzufrukto la kvanton da 40,26 hektaroj de tero se oni deziras ĝin prilabori.

La decido estas plene pravigita en lando kies nutra fakturo emas kreski, ĉar de ĉirkaŭ mil 600 milionoj da dolaroj en la jaro 2007, ĝi povus kreski ĝis du mil milionoj fine de la nuna jaro.

Ne eblas elteni spiralon tiaspecan kiam la nutraĵoj en la monda merkato montras altegajn prezojn, ne elteneblajn por multaj landoj el la nomata Tria Mondo.

Estas sciate ke en pli ol trideko da tiaj landoj okazis sociaj manifestacioj surstrataj, ĝuste ĉar la aŭtoritatuloj loke altigis la prezojn de esencaj nutraĵoj, kiel konsekvenco de la kreskintaj pagoj faritaj en la internaciaj merkatoj.

La filozofio de la kubanoj estas korekta, tio estas, rigardi internen kaj malaltigi la kvanton de ne uzitaj teroj, multaj el ili kovritaj de herbaĉoj dumlonge, koincide kun la ekonomia krizo komencita en la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kun markita elmigrado de la kampoj al urboj.

Ne facilos renversi la situacion, sed ja ekzistas la volo tion fari kaj la registara strategio jam estas kreita, inkluzive la intenco transdoni pliajn rimedojn al la terposedantoj, ĉiam kiam ilia rendimento estu taŭga.

Oni ankaŭ antaŭdivas, kiel dirite, provizi terojn al petantoj, ĉiam kiam ili evidentigu taŭgan uzon, kaj solvi problemojn de komercado, ne senigitaj je burokratismo kaj nekohereco.

La starigo de municipaj oficejoj de la agrikulturo kun pli vastaj eblecoj, estas unu el la plej solidaj paŝoj por kontroli tero-tenadon kaj impulsi ties produktivecon.

Same, la plifortigo de la strukturoj pri ter-registriĝo je tiu teritoria nivelo fermas eblajn truojn fronte al neregulaĵoj neakceptendaj meze de la nutraj premoj nuntempaj.

En la streboj por kreskigi la nutraĵajn kontribuojn, Kubo atendas produktivan salton ĉe la privataj terposedantoj kaj la kooperativoj je kreditoj kaj servoj, formitaj de privataj kamparanoj, kiuj ĝis nun plej bone ol ĉiuj aliaj profitas siajn terojn kun indikiloj super 65 elcento.

Do, neniu formulo de produktiva organizo estas ekskludita en la nuna klopodo, ĉar en Kubo oni povas konvene komplementi la diversajn formojn de kooperativoj, la individuaj kamparanoj kaj la ŝtataj farmoj, ĉiam kiam la sinprezento estu efikeco.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

No hay comentarios: