jueves, 17 de febrero de 2011

Asertas Fidel Castro subtenon de Kubo al la egipta popolo kaj ties batalo.

La kuba gvidanto Fidel Castro asertis en siaj pripensoj pri La revolucia ribeliĝo en Egipto ke Kubo subtenas la batalon de la egipta popolo por ĝiaj rajtoj politikaj kaj socia justico.

En sia artikolo li ankaŭ asertas:Ni ne estas kontraŭ la israela popolo, ni estas kontraŭ la genocido altrudata al la palestina popolo kaj favore al ties rajto je sendependa ŝtato.

Ni ne favoras la militon, sed favoras la pacon inter ĉiuj popoloj, asertis Fidel en sia analizo pri la situacio en Egipto kaj Meza Oriento.

No hay comentarios: