viernes, 29 de mayo de 2009

Banko de ALBA

Por Maritza Gutiérrez/Colaboración de Radio Habana Cuba

En nia amerika regiono trablovas integriĝaj projektoj kiuj konsistigas revon plurjarcentan de multaj elstaruloj de la kontinento, inter ili la elstara liberiginto Simón Bolívar kaj la kuba apostolo José Martí ekde la fruaj dekoka kaj deknaŭa jarcentoj.

Nuntempe, per la iniciato de Venezuelo kun la Alternativo Bolivara por la Amerikaj Popoloj (ALBA) ekis pluraj projektoj sociaj, prisanaj, edukaj kaj ekonomikaj, interalie. Unu el tiuj projektoj estas la Banko de ALBA kies prioritatoj estas financi programojn kaj projektojn por evoluigo de sociaj sektoroj,  redukti  malriĉecon kaj elminini ekstreman malriĉecon, socian ekskludon de ĝenro kaj plibonigi la vivkvaliton de la membro-landoj kaj ceteraj latinamerikaj kaj karibaj landoj.

La Banko de ALBA konsistigas novtipan financan institucion kiu financos iniciatojn en sferoj kernaj kiel sano, edukado, kulturo kaj energio en kelkaj landoj de la regiono por bonefiki sektorojn tradicie ekskluditajn kaj tre damaĝitajn de receptoj novliberalaj altruditaj de la internaciaj financaj institucioj ekzistantaj.

Sendepende de la akcia kapitalo alportita de ĉiu lando, la Banko de ALBA , impulsanto de kunlaboro kaj egaleco, financos projektojn por ĉiuj membro-landoj, entute ses, krom aliaj landoj,  kio dependos de la koncernaj  urĝecoj.

Tiamaniere, la projekto pri sano kies financado ascendas je pli ol 3 milionoj da dolaroj celas krei reguligan centron de medikamentoj de ALBA por sanitara registrado kaj  kontrolon, krom kreadon de entrepreno kiu prizorgos la distribuadon  kaj komercon de farmaciaj produktoj kun kvalito, sekureco kaj efikeco taksataj per komunaj kriterioj akceptitaj de ĉiuj membrolandoj.

En la kultura sfero la banko antaŭvidas financi agadojn favore al promociado kaj distribuo de  materialoj kaj kulturaj servoj, interalie, konkursoj, katalogoj, muzeoj kaj eldonaj planoj. Aldone, oni esperas favori la legitimadon de kulturaj valoroj latinamerikaj kaj karibaj, per premioj rilate al beletro, teatro, diskografio, konservado de heredaĵoj kaj recenzo, inter aliaj.

Kiel parto de integriga procezo okazanta en la regiono, la Banko de ALBA  ankaŭ financos programojn en aliaj landoj kiuj ne membras en tiu iniciato, ekzemple, Surinamo, Gujano, Jamajko, Sankta Vicento kaj Grenadinoj kaj Belizo, kiuj ricevos subvenciojn de projektoj agrikulturaj, dum Haitio ricevos 5 milionojn da dolaroj por la procezo de alfabetigado.

Esteban Martel, ekzekutiva direktoro  de la banko flanke de Kubo, kontrastigis tiujn projektojn kun la realo de la praktikoj uzataj de institucioj kiel la Internacia Monda Fonduso kaj la Monda Banko, kiuj neniam transdonis fonduson por alfabetigi la popolojn nek plibonigi ties sankondiĉojn.

Kiel dirite de spertuloj, iniciatoj kiel tiu ĉi de la Banko de ALBA celas elimini malegalecojn kaj malkongruojn kiuj povas ekzisti inter landoj kaj krei kondiĉojn por ke la popoloj kapablu evolui marĝene de la strukturo de imperia dominado kaj de la skemoj altrudantaj rilatojn de imperia dependeco ekonomika, teknologia kaj kultura. 





No hay comentarios: