jueves, 5 de marzo de 2009

Oficiala informo pri restrukturo en organismoj de la centra administracio.

Havano, 4 mar (ACN) La ŝtata konsilantaro de Kubo diskonigis   oficialan raporton pri restrukturigo de diversaj organismoj de la centra administracio de la ŝtato.

 

La informo sciigas ke "kongrue kun la eldiroj esprimitaj de la kuba prezidento Raúl Castro dum la konstitucia laborsesio de la nacia parlamento la 24an de februaro 2008, pri la bezono je strukturo pli kompakta kaj funkcipova, kun malpli da organismoj kaj pli bona distribuo de la funkcioj plenumataj, la ŝtata konsilantaro, laŭ propono de ties prezidanto, en konsultiĝo kun la politika buroo de la centra komitato de la komunista partio, interkonsentis efektivigi moviĝon de estraranoj kaj restrukturigon de kelkaj organismoj de la centra administracio de la ŝtato."

Kadre de tiuj decidoj la politika buroo kaj la ŝtata konsilantaro ratifis la validecon de la eldiroj de Raúl Castro la 24n de februaro 2008 kiam li esprimis: "institucieco estas piliero de la nevundebleco de la revolucio en la politika tereno, tial ni devas labori en ties konstanta perfektigo. Neniam ni devas kredi ke ĉio farita estas perfekta".
Kongrue kun tiu principo, oni interkonsentis pri la bezono daŭre pristudi la nunan strukturon de la registaro kun la celo iom post iom redukti ties pezon kaj altigi ties efikon.

No hay comentarios: