viernes, 3 de septiembre de 2010

Historio de Kubo: pasinteco kaj nuntempo

Laŭ tekstas en la Taglibro pri Navigado, estas sciate, ke  Kristoforo Kolumbo la unuan fojon  alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492.

La celo de lia vojaĝo estis eltrovi oron, sed  nova mondo donacis al li multajn aliajn belaĵojn.   La sekvintan jaron la admiralo revenis al tiu ĉi hemisfero, kaj post eltrovo de la insulo Porto Riko kaj Antiloj Malgrandaj, li denove trafis Kubon kaj konkludis,  ke ĝi estis kontinento.


En postaj jaroj Kubo restis forgesita pro  ormanko, sed la reĝo Fernando daŭre atentigis pri ĝi kun la celo funde precizigi ĉu ekzistis aŭ ne oro. Laŭ atestas historiaj dokumentoj, en 1509 Sebastián de Ocampo ĉirkaŭiris Kubon per du karaveloj, kaj post 6 aŭ 8 monatoj da vojaĝado li anoncis, ke Kubo estas insulo.

En la sama jaro, la leŭtenanto Diego Velázquez ricevis la taskon okupi la insulon kaj raporti pri la ekzisto aŭ ne de oro. Li kun proksimume 300 homoj, elŝipiĝis en 1511 proksime de Maisí en la orienta ekstremo de la insulo  kaj komencis la konkeron.

La indiĝenoj malforte reagis, kaj sendube kun timo al tiuj armitaj kaj strange vestitaj homoj kvazaŭ "dioj". La ĉefa gvidanto de la indiĝena defendo kontraŭ la hispana invado, Hatuey, estis kaptita kaj bruligita.

Sekvis longa historio de kruelaj traktoj, perfortaj laboroj kaj submetigo de la insulaj indiĝenoj kiuj relative rapide formortis ene de la sekvaj 50-80 jaroj.

Post la konkero de la tuta insulo, Velázquez fondis la 7 unuajn vilaĝojn de la insulo, inter la jaroj 1512 kaj 1519, nome: Trinidad, Sancti Spíritus, Santa María del Puerto Príncipe (nuna Camaguey), Santiago de Cuba, La Habana, Bayamo kaj Baracoa.

De tiam same datiĝas la perforta enkonduko de la unuaj afrikanoj kiel sklavoj por laboroj  en la orkuŝejoj tiam ekspluatataj de la koloniistoj. Sed rapide elĉerpiĝis  oro kaj oni interrompis la enkondukon de grandaj kvantoj da afrikanoj. De tiam ili okupiĝis pri brutbredado.

Post iom da tempo, la sukera industrio komencis gajni pli da forto kaj tiucele denove la hispanoj alportis pli da sklavoj, kio atingis nemezureblajn nivelojn en la venontaj centoj da jaroj. La mizeraj vivkondiĉoj kaj kruela ekspluatado kaŭzis multajn ribel-agojn inter la sklavoj, kiuj estis perforte sufokitaj.

Absolutismo kaj ege despota regsistemo provokis inter la insulanoj plurajn politikajn tendencojn. Ili estis tiel nomataj kreoloj pro tio ke ili naskiĝis en la insulo, sed la  gepatroj estis hispanaj. Estiĝis inter ili la sento  sendependiĝi aŭ eskapi el la fera kolonia kontrolo en ĉiuj sferoj de la vivo.

Iom post iom komencis evolui nacieca sento inter la novaj generacioj kaj jam en la unua duono de la deknaŭa jarcento aperis diversaj konspiracioj kontraŭ la hispana regado kiuj  estis daŭre subpremitaj de la aŭtoritatuloj.

De hispana kolonio al usona novkolonio (1868-1958)

Grava momento en la historio de Kubo estis la eksplodo de la unua milito por sendependiĝo, kio okazis la dekan de oktobro 1868 kiam la kubano Carlos Manuel de Céspedes, membro de aristokrata familio en la orienta arto de la insulo, liberigis siajn sklavojn kaj iniciatis militon kontraŭ la hispanoj. Multaj aliaj elstaraj junuloj kun siaj iamaj sklavoj batalis dum dek jaroj cele al sendependiĝo, sed la okcidenta parto de la insulo ne aktive partoprenis la militon, kio malhelpis al la celoj de la kampanjo, kaj pro aliaj organizaj faktoroj kaj manko de financa subteno, la milito finiĝis per interkonsento paca, sed sendependeco ne estis atingita.

Kiel rezulto, ne ĉiuj estis kontentaj pri la paca interkonsento kaj estiĝis protestoj kaj asertoj pri daŭra batalo, kaj krome,  pozitiva flanko estis ke per tiu milito enradikiĝis la nacieca sento kaj ĝi kontribuis al aboliciado de sklaveco en Kubo , kio fine okazis en 1886.

Dume, en la jaro 1878 estiĝis la figuro de José Martí ( 1853-1895), kies agado definitive markis la sekvan periodon de la kubaj bataloj por sendependiĝo. Li fondis la Kuban Revolucian Partion kaj gvidis la militon de 1895. Aliaj elstaruloj kiel la generaloj Máximo Gómez  kaj Antonio Maceo daŭrigis la batalon kaj etendis la militon de oriento al okcidento tra la tuta insulo. Hispanio nenion plu povis fari fronte al avanco de la sendependigaj trupoj.

La kubanoj daŭre avancis kaj la hispana armeo rapide malfortiĝis per sia politiko "ĝis la lasta viro kaj ĝis la lasta peseto". En tiu situacio okazis en la jaro 1898 la interveno milita de Usono, kies preteksto estis la eksplodo de usona militŝipo "Maine" en la havana haveno. Postaj historiistoj asertis ke temis pri mematako de Usono por interveni en la konflikton antaŭ la neglekto de Hispanio akcepti antaŭe proponitan trakton de Usono, kies ekonomikaj interesoj estis daŭre kreskantaj en tiu epoko.

La usona registaro rapide haltigis la malfortan hispanan armeon kaj ne agnoskis la registaron de la Respubliko de Kubo en Armiloj, eĉ malpermesis ties eniron en la urbon Santiago de Kubo post la kapitulacio.

La milito finiĝis per subskribo de paca traktato Traktato de Parizo, la 10an de decembro 1898, inter Hispanio kaj Usono, per kiu ĉi-lasta ricevis absolutan kontrolon de Kubo, Portoriko kaj Filipinoj.

En 1901, la Senato kaj Reprezenta Ĉambro usonaj aprobis la nomatan Amendon Platt, kiu rajtis "suverenecon" al Kubo, sed establis ke la kuba registaro devos lui al Usono la "necesajn terojn por konstrui bazojn militajn en certaj punktoj difinotaj laŭ konvene, decidota de la prezidento de Usono".

La 20an de majo 1902 Kubo ricevis, depost trijara milita kontrolo usona, formalan sendependecon kontrolitan de oligarkio dependa de la decidoj de Washington, kio fakte igis la insulon, novkolonio de Usono. De tiam, sinsekvis pluraj registaroj koruptaj kaj pluraj intervenoj usonaj kies misio estis pli kaj pli transdoni la landajn riĉaĵojn al fremdaj interesoj.

La 26an de julio 1953 grupo de junuloj kun Fidel Castro ĉekape atakis la militan kazerno Moncada en la urbo Santiago de Cuba, situanta en la orienta regiono de la lando. Ĝi konsistigis la duan militan fortreson de la registaro. La celo de tiu atako estis havigi al si armilojn por iniciati popolan ribeliĝon, sed la rezulto estis milita malvenko, kiu tamen markis novan etapon kaj signis la figuron de Fidel Castro kiel gvidanto de la estonta revolucio.

Post tiu ago Fidel kaj la transvivintoj estis malliberigitaj en Insulo de Pinos, nuntempe Insulo de Junularo, sed fortega popola kampanjo sukcesis liberigi ilin, kiu devis ekziliĝi en Meksiko en la jaro 1955.

En Meksiko Fidel Castro organizis siajn kunulojn kaj aliajn revoluciulojn kiuj aniĝis al ili, inter ili la argentino Ernesto Che Guevara. Tiel startis el Tuxpan en Meksiko ĝis Kubo la motorŝipo Granma kun 82 revoluciuloj kaj elŝipiĝis la 2an de decembro 1956 en la strando Las Coloradas, sude de la orienta regiono de Kubo, kie rekomenciĝis la armita batalo, ĉi-foje kiel gerilanoj en la montoj de la montoĉeno Maestra. Samtempe organiziĝis tutlande la kaŝitaj batalgrupoj.

La revolucia periodo

La unuan de januaro 1959, la diktatoro Fulgencio Batista, definitive venkita de la ribeliĝinta armeo komandita de fidel Castro, forlasis la insulon, kio markis la revolucian venkon.

La 7an de februaro samjare oni restarigis la Konstitucion de la jaro 1940 aprobinte la fundamentan leĝon de la respubliko, kiu enkondukis amendojn kongruajn al la nova situacio de la lando, kiel transdono de leĝogara povo kaj atribuoj konstituciaj al la ministra konsilantaro. Tiel enposteniĝis kiel prezidento Manuel Urrutia, eksa magistrato, kaj Fidel enposteniĝis kiel ĉefministro la 16an de februaro. Poste okazis procesoj naciigaj ĉe diversaj kompanioj kiel la telefona kompanio de Kubo, ankaŭ estis aprobita la leĝo pri agrara reformo.

Komenciĝis nova etapo cele al plenumo de la promesoj de la programo prezentita de Fidel, konata kiel programo de Moncada, spite al kresko de kontraŭrevoluciaj agoj organizitaj, malpura milito organizita ekde Dominika Respubliko kaj usono, kien forkuris pluraj krimuloj kaj politikistoj de la Batista reĝimo.

La montaro de la centro kaj okcidento de la insulo pleniĝis de banditoj armitaj kaj pagitaj de la kontraŭrevolucia ekzilantaro en Usono; sekvis la invado tra la Plaĝo Girón ĉe la Haveno de la Porkoj, sudoriente de Havano, kie partoprenis aviadiloj de la usona armeo kaj dungosoldatoj.

La historio de Kubo kun Usono ne finiĝis tiel,  kaj post malapero de la socialisma bloko de Orienta Eŭropo kaj Sovetunio, la usona registaro plifirmigis sian agresan politikon de sieĝo ekonomika, financa kaj komerca.

Kubo alfrontis ĉiaspecajn atakojn, sabotajn agojn, bakteriologian militon, ekonomikan militon kaj ĉiaspecajn formojn de agresoj, kiuj provokis milojn da viktimoj dum la lastaj 50 jaroj, inkluzive de konstantaj misinformaj kampanjoj per ĉiuj amaskomunukiloj.

Spite al ĉio, la insulo evoluigis diversajn programojn sociajn por sia nacia progreso, kaj samtempe impulsadis profundan programon de socia evoluo, energetikan revolucion, ekonomikajn kunlaborojn kaj aliajn programojn en plej diversaj agadkampoj ne nur enlande, sed ankaŭ kunlabore kun aliaj landoj.

Kubo estas nuntempe la lando posedanta pli altajn nivelojn de socia justico en la nomata Tria Mondo, laŭ rekono de internaciaj organismoj de UN.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

No hay comentarios: