martes, 3 de febrero de 2009

Raúl: pozitiva vizito al Rusio.

Havano, 3 feb (ACN) La kuba prezidento, generalo de armeo Raúl Castro,
taksis sian viziton al Rusio kiel intensa kaj pozitiva, kontribuonta
al nova impulso de la reciprokaj rilatoj

Kunsidinte kun la ĉefministro Vladimir Putin, la kuba prezidento
esprimis ke la dialogo okazis en pozitiva etoso kaj konsento pri la
debatitaj temoj, raportis la informagentejo Prensa Latina kaj la kuba
televido.

Li konsideris ke temas pri renaskiĝo en la evoluo de la rilatoj
komercaj, interŝanĝo kun novaj facetoj ne efektivigitaj antaŭe kiel la
kreado de miksaj entreprenoj kaj elstarigis la donitajn paŝojn por
pristudi novajn formojn de kunlaboro en la nunaj rilatoj.

Raúl Castro, kiu plenumas inviton de la rusa ŝtatestro Dimitri
Medvédev, asertis ke la vizito de Putin al Kubo en la jaro 2000, tiama
rusa prezidento, malfermis novan kunlaboran etapon inter Moksvo kaj
Havano.

Raúl esprimis sian kontenton kun la rezultoj de la vizito al Rusio,
kaj alvokis la partnerojn daŭrigi la laboron same intense por realigi
la interkonsentojn en la praktiko

Putin laŭdis la pozitivan saldon de la oficiala dialogo, elstarigis la
dinamikon de la kontaktoj en la sferoj ekonomika, komerca kaj financa,
kiuj alportis interkonsentojn en la sektoro de hidrokarbidoj,
elektro-energetika, komunikado, ŝipkonstruado, motora kaj en la
sistemo rusa de satelita navigado GLONASS. 030209ain

No hay comentarios: