martes, 4 de noviembre de 2008

Komenciĝis la 26ª Internacia Foiro de Havano.

Havano, 3 nov (ACN) Ĉi-matene estis solene malfermita la 26ª internacia foiro de Havano, FIHAV 2008, kiu konsistigas oportunan momenton por subskribi kontraktojn, eki negocojn kaj kreskigi la teknikajn kaj profesiajn ligojn de la insulo kun la plej avangardaj teknologioj.

 

La havana foiro sesias en la ekspoziciejo Expocuba kun partopreno de pli ol 450 firmaoj el 56 landoj, nombro supera al la antaŭa eldono pro la partopreno de naŭ pliaj landoj.

 

Tiu ĉi kresko de la ekspozicia areo evidentigas fidon je la rekuperiĝo de la insulo depost la ruiniga bato de la uraganoj Ike kaj Gustav, kaj konfirmas la mondan rifuzon kontraŭ la usona komerca blokado altrudata al la insulo, emfazis la organizantoj de la foiro.

 

Ĝis vendredo partoprenos nur invititoj, fakuloj kaj teknikistoj kiuj reprezentas diversajn instituciojn kaj organismojn.

 

Kubo estas reprezentata en la komerca foiro per 317 entreprenoj el 21 sektoroj. Dum la semajnofino la foiro estas malferma al la publiko.

No hay comentarios: