miércoles, 18 de febrero de 2009

Colom taksas fruktodona sian viziton al Kubo.

Havano, 18 feb (ACN) La prezidento de Gvatemalo. Álvaro Colom taksis pozitiva kaj fruktodona sian viziton al Kubo kaj esprimis sian kontenton pri la renkontiĝo kun la prezidento Raúl Castro.

En deklaroj al la gazetaro, la gvatemala gvidanto esprimis ke la evoluo observita en la petrolkemia industrio de Cienfuegos, centrosude de la insulo, alportos kontribuojn komercajn inter Gvatemalo kaj Kubo.
Li elstarigis la konojn akiritajn de la centro de bioteknologio kaj genetika inĝenierado en la produktado de kubaj vakcinoj, kio allogas la intereson de sia lando.
Pri la integriĝo latinamerika li emfazis la kondiĉojn nunajn de la regiono kaj asertis ke eblas atingi plian proksimiĝon kaj unuecon inter la nacioj, inkluzive Karibion.
Li aldonis ke la nunaj kondiĉoj estas favoraj kaj la registaroj estas pli proksimaj; aliflanke, li esprimis ke la nunaj gvidantoj respondecas atingi unuecon kaj integriĝon latinamerikan.  180209ain

 

Vizito de la ministro pri eksteraj rilatoj de Irlando.

Havano, 18 feb (ACN) Micheal Martin, ministro pri eksteraj rilatoj de Irlando, vizitas la insulon plenumante inviton de la kuba homologo Felipe Pérez Roque.

 

Dum sia restado en la insulo, la ministro efektivigos oficialan dialogon kun Pérez Roque, renkontiĝos kun aliaj gvidantoj de la ŝtato kaj la registaro kaj vizitos centrojn historiajn, sciencajn kaj sociajn.

 

Kubo kaj Irlando starigis diplomatiajn rilatojn en oktobro de la jaro 1999.

arl/arh 09 0532

 

Fidel: nacia premio de historio.

 

Havano, 18 feb (ACN) La nacia premio de historio kun speciala karaktero, estis transdonita al la kuba gvidanto Fidel Castro kadre de la XVIII-a Internacia Librofoiro Cuba 2009.

 

La distingon transdonis la estraro de la Nacia Unuiĝo de Historiistoj de Kubo (UNHIC) pro la spuroj de Fidel en la kulturaj kaj sociaj realigoj, tial ke li prisemis konscion pri la decida rolo de la historio en la nuntempo kaj estonteco de la nacio.

Inter la pluraj meritoj konsideritaj estas la fakto ke li mem estas protagonisto de la kuba historio dum pli ol 50 jaroj kaj alportis pli kompletan kaj multdirektan koncepton de Revolucio.
La koncerna diplomo kaj plastika artaĵo de la artisto Joel Jover, estis transdonitaj de Raúl Izquierdo, prezidanto de la UNHIC al la kuba ministro de kulturo, Abel Prieto por ke li transdonu ĝin al Fidel.
Dum ceremonio okazinta en la fortreso San Carlos de La Cabaña, estis ankaŭ transdonitaj la nacia premio de historio al la intelektulo Jorge Ibarra; same estis transdonita la premio de historia recenzo al la verkistino Mercedes Rodríguez kaj aliaj premioj al diversaj intelektuloj kaj eldonejoj. 180209ain

 

lunes, 16 de febrero de 2009

Fidel: gratulojn al Chávez pro venko en referendumo.

Havano, 16 feb (ACN) La kuba gvidanto Fidel Castro sendis gratulojn al la venezuela prezidento Hugo Chávez kaj ties popolo pro la venko en la konstitucia referendumo, kiu aprobis la daŭran reelektiĝon de la publikaj postenoj.

 

Dum  mitingo fronte al la Palaco de Miraflores depost la oficiala anonco de la venko, Chávez diskonigis la tekston de la mesaĝo de Fidel esprimanta ke "tiu venko pro ties signifo estas ne mezurebla".

 

Tuj post la anonco, Chávez dankis al Fidel kaj al Kubo, petis aplaŭdon por ili kaj por la popoloj de Latinameriko kaj Karibio.

 

Laŭ la unua oficiala bulteno pri la rezultoj, kun 94,2% de la voĉdonoj kalkulitaj, la jeso venkis kun tri mil 594 voĉdoniloj, kio reprezentas 54,36%.

 

En la raporto anoncita, Tibisay Lucena, prezidantino de la nacia elekta konsilantaro, esprimis ke la nea respondo atingis 45,63% de la elektantaro; ŝi gratulis la tutan popolon pro la civitana, demokratia kaj gaja konduto; temis pri eksterordinara tago, ŝi aldonis.

 

jdn/arh 09 0548

 

Vizitas Kubon UN-estrarano.

Havano, 16 feb (ACN) Antonio Maria Costa, ekzekutiva estrarano de la oficejo de UN kontraŭ drogoj kaj deliktoj (ONUDD), vizitas la insulon.

 

La adjunkta ĝenerala sekretario de UN kaj ĝenerala direktoro de la oficejo de UN en Vieno, kiu vizitas la insulon unuafoje, aktivas en tiu organizaĵo ekde majo 2002.

 

Dum sia restado en Kubo, Costa renkontiĝos kun kubaj gvidantoj kaj vizitos centrojn rilatajn al temoj prizorgataj de tiu oficejo.

 

La agadoj de Kubo en la batalo kontraŭ la monda problemo de drogoj kaj la kontribuoj al kunlaboro internacia en la batalo kontraŭ tiu vipo, estas internacie rekonataj.

 

La insulo posedas efikan nacian programon preventan kaj kontraŭstare al la malleĝaj narkotaĵoj.

arl/arh 09 0640

 

Rekuperiĝo: la ekonomikaj prioritatoj de Kubo.

Havano, 16 feb (ACN) José Luis Rodríguez, vicprezidanto de la ministra konsilantaro, emfazis dum laborsesio ordinara de la popola regorgano en la orienta provinco Granma, ke rekuperiĝo depost tri uraganoj estas ĉefa ekonomika prioritato de la jaro 2009 en la insulo.

 

La funkciulo emfazis ke en 2008 Kubo suferis senprecedencajn damaĝojn provokitajn de tri uraganoj, kies negativaĵoj aldoniĝis al la sekvoj de diversaj krizoj tutmondaj.

 

Rodríguez agnoskis ke la ekonomio de la provinco Granma favore kondutis dum la lastaj jaroj, inkluzive reduktis la financan deficiton, sed oni devas multe labori por elimini tiun situacion.

 

Li emfazis ke pasintjare la provinco lokiĝis super la tutlanda averaĝo en la ekonomia kresko, rilato meza salajro-produktiveco kaj minorista merkata cirkulado.

 

Tamen, li aldonis, ke la teritorio posedas notindajn potencialojn por altigi la produktadon de ligno, kafo, kakao, brutaro, fiŝo, sukerkanaj derivaĵoj kaj konstrumaterialoj; krei pliajn kapacitojn por la internacia turismo kaj plibonigi la agrikulturajn rendimentojn de rizo.

 

Li pledis por daŭre labori en la eltrovo de solvoj kiuj celas altigi memsufiĉon je la terirorioj, je municipa nivelo.    160209ain

 

Vizitos Kubon prezidento de Gvatemalo.

Havano, 16 feb (ACN) Invitite de la kuba prezidento Raúl Castro, vizitos Kubon la prezidento de Gvatemalo, Álvaro Colom por plenumi oficialan laborprogramon.

 

La restado de la gvatemala prezidento kontribuos al plifortigo de la historiaj ligoj amikaj kaj kunlaboraj ekzistantaj inter la du landoj.

 

La gvatemala prezidento efektivigos oficialan dialogon kun la prezidento Raúl Castro kaj vizitos diversajn centrojn de intereso socia, ekonomika kaj historia.                  160209ain