jueves, 17 de febrero de 2011

Asertas Fidel Castro subtenon de Kubo al la egipta popolo kaj ties batalo.

La kuba gvidanto Fidel Castro asertis en siaj pripensoj pri La revolucia ribeliĝo en Egipto ke Kubo subtenas la batalon de la egipta popolo por ĝiaj rajtoj politikaj kaj socia justico.

En sia artikolo li ankaŭ asertas:Ni ne estas kontraŭ la israela popolo, ni estas kontraŭ la genocido altrudata al la palestina popolo kaj favore al ties rajto je sendependa ŝtato.

Ni ne favoras la militon, sed favoras la pacon inter ĉiuj popoloj, asertis Fidel en sia analizo pri la situacio en Egipto kaj Meza Oriento.

Fidela en dialogo kun la verkistoj kiuj cheestas al la XX eldono de la Internacia Foiro kaj ol mi scias iras perllongar por pli ol kvin horoj.

´Ne parolas de savi al la homaro en terminoj de jarcentoj au de mil·lennis(...)Al la homaro necesas komenci savi gin jam´´ diris Fidela en dialogo kun la verkistoj kiuj cheestas al la XX eldono de la Internacia Foiro kaj ol mi scias iras perllongar por pli ol kvin horoj.

miércoles, 1 de diciembre de 2010

.

Necesas marsi al la futuro, kun certa kaj firma paso, car simple ne havas dekstra al erari nin. Raúl, 20 De decembro de 2009.

miércoles, 27 de octubre de 2010

Kvin Herooj.

Kolokvo sur la kvin herooj . En la socia reto Facebook , jam estas la kolokvo por la kvin. Ili revenos En kvin geedzigi kubaninojn , ili mankas kvin virojn regrenselo jam: ili estas , René,Ramón,Gerardo, Antonio,Fernando.

Usono malebligas kreskon de fremdaj investoj en Kubo

La okcidenta gazetaro kutimas elstarigi la progreson de iu lando surbaze de la investo-fluo eksterlanda, kiel parto de tuta fako kiu, kaze de Kubo, suferas plurajn obstaklojn kaŭze de la sieĝo altrudata de Usono.

Nun, kiam la Ĝenerala Asembleo de UN sin esprimas denove pri la projekto de rezolucio proponata de Kubo kiu komdanas la ekonomian blokadon usonan kontraŭ la insulo, indas elstarigi la varian gamon de limigoj alfrontataj de la kariba lando.

En la kazo de fremdaj investoj, kiuj ja estas subtenataj en Kubo de travidebla kaj rapida leĝa kadro, estas trafitaj de persekutoj aŭ entute fiaskas pro la manovroj de funkciuloj de la noda lando.

Ekzemple, en la jaro 1996 Usono adoptis la nomatan Leĝon Helms Burton, kies celo estas haltigi la kuban komercon kun aliaj landoj kaj kapital-fluon, teknologion kaj merkatojn al la kariba lando.

Surbaze de la menciita leĝo, kiu kunformas abomenindan paron kune kun la leĝo Torricelli, Vaŝingtono neglektas alireblecon al funkciuloj kaj estroj de entreprenoj kiuj ne plenumas tiujn leĝojn.

Tio estas, ili eĉ aplikas eksterteritorie la Leĝon Helms Burton montrante malferman malestimon al la interesoj kaj rajtoj de triaj landoj dezirantaj investi en Kubo.

Ili samtempe ignoras ĉiujare la komdamnon de la Ĝenerala Asembleo de UN rilate al tiu sieĝo, kaj aldone, insistas fiaskigi ĉian interkonsenton avantaĝan por Havano kun kiu ajn eksterlanda entrepreno kiu deziras eklabori en la insulo.

Por plenumi sian celon, ili eluzas sian kontrolon sur preskaŭ duonon de la transnaciaj entreprenoj en la tuta terglobo kaj 25% de la rekta eksterlanda investado.

Parto de la riĉaĵoj de tiuj entreprenoj eniras en Latinamerikon kaj Karibion, kie la fluoj de tiu speco altiĝis je 13% en la jaro 2008. Kiel logike, Kubo estis ekster la 144 mil milionoj da dolaroj kiujn atingis la totalo de fremdaj investoj en Sudameriko.

Surbaze de publikaj ŝtatistikoj oni povis precizigi ke se la usona sieĝo ne ekzistus, Kubo povintus enspezi pli ol 2 200 milionoj da dolaroj pro konceptoj de usonaj investoj inter la jaroj 2000 ĝis 2008.

Turismo, nutra industrio, petrolserĉado kaj aliaj allogaj branĉoj de la ekonomio estas malfermaj al eksterlanda investado, inkluzive de Usono. Malgraŭ interesiĝo de pluraj negocistoj de usonaj kompanioj, ne eblas por ili konkretigi iun ajn negocon en Kubo kaŭze de la usona sieĝo.

Se ni aplikas la saman modelon laŭ la okcidenta gazetaro, kiu ligas la evoluon de iu lando al la eksterlanda investado, tiam oni povas kompreni ke Kubo suferas grandajn obstaklojn por ekonomie progresi.

Jen plia motivo por ke la internacia komunumo postulu en la sino de UN la ĉesigon de la usona sieĝo kontra la insulo.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

jueves, 7 de octubre de 2010

Mártires de Barbados: Esgrimista y tripulantes.

Mártires de Barbados: Esgrimista y tripulantes.

 

1-Ignacio Martínez Gaudin

2-Alberto Drake Crespo

3-Candido Muñoz Hernández

4-Carlos M. Leyva González

5-Enrique Figueredo Del Valle

6-José A. Arencibia Arredondo

7-Inés Luaces Sánchez

8-Jesùs Gil Paez

 9-Jesús Menéndez Silva

10-José A. Fernández Garzòn

11-Nancy Uranga Romero

12-Juan Duany González

13-Julio Herrera Aldana

14-Leonardo M.Grant

15-Manuel Permey Hernández

16-Milagro Peláez González

17-Virgen M. Felizola García

18-Nelson Fernandez Machado

19-Santiago E. Hayes Pèrez

20-Ricardo Infante Garcia

21-Orlando Lòpez Fuentes

 

jueves, 30 de septiembre de 2010

Muziko: De soneo ĝis salso.

Kuba muziko kaj dancoj popularaj estas sufiĉe vaste konataj tra la tuta mondo kaj aparte ĝuataj de dancistoj jen amatoraj jen profesiaj kiuj plezure dancas ritmojn el latinamerika deveno, aparte kubajn ritmojn.

La origino de tiu muzika ĝenro nomata SON en la hispana lingvo, tio estas , SONEO, ankoraŭ tre diskutatas de multaj personoj, kaj ofte oni trovas respondon en rekantaĵoj tre popularaj kiel tiu de Miguel Matamoros, kuba muzikisto el la unuaj jaroj de la dudeka jarcento, kies fama soneo esprimas ke "Soneo venas el monto, tamen oni ĝin kantas en la ebenaĵoj", tio signifas, ankaŭ en la urboj.

Ne ekzistas duboj pri la radikoj de tiu muzika ĝenro kiuj implikiĝas kun afrikaj kaj hispanaj ritmoj. Ĝia origino, evoluo, sono, koreografio kaj socia uzo,transformis ĝin en esprimilon taŭgan kaj reprezentan de la malriĉaj socitavoloj. Oni diras ke soneo transiris de la orienta regiono de Kubo al la okcidento fine de la deknaŭa jarcento.

Ĝi eniris Havanon komence de la dudeka jarcento, tiam ludata kaj kantata de soldatoj, kaj ĝia formato kaj strukturo pliriĉiĝis. En la jaro 1920 aperis la sesopaj grupoj kiuj starigis novajn manierojn ludi tiun ritmon ŝan ĝante la historion de la popola muziko.

Tiel soneo iĝis la sona eksponanto pli sinkretisma de la kuba kultura identeco, laŭ asertas la esploristo Odilio Urfé. La unua apogeo de la kuba muziko ekestis pro alveno de soneo al Havano. La verkisto kaj muzikologo Alejo Carpentier raportis el Parizo en la jaro 1932 ke, "soneo kaptas la dancejojn, tabakon, la muzik-halojn. Mortis jazo kaj tango. Vivu soneo!"

Fakte tiu ĉi muzika ĝenro miksiĝis kun aliaj ritmoj: danzono, rumbo kaj kreis novajn ĝenrojn kiel mambo kaj cha cha cha. Sepdek jarojn poste, fine de la dudeka jarcento soneo ekvigliĝis per surpriza renaskiĝo. La akustika kaj tradicia sonoj reakiras gravecon. Arkaikaj kaj respektindaj instrumentoj kaj muzikistoj leviĝis kun nova digno. La publiko alvokas la maljunajn soneistojn.

La germano Win Wenders filmis la konatan dokument-filmon Buena Vista Social Club kaj tiel la prezento de soneo voĉe de ties malnovaj kantistoj kiel Compay Segundo, Ibrahim Ferrer, Eliades Ochoa, interalie, realigas iliajn revojn neatendite. Finfine, la soneo reinvadas la terglobon per siaj kantaĵoj kiel "milde mi plej ĝuas ĝin."

Oni povas ĝui kuban soneon jen dance jen nur aŭde kaj ankaŭ sub la komerca nomo Salso kiel modernigita versio de la sama trunko. Ĝi konsistigas simbolon de kuba nacia kulturo kaj plezurigas milionojn da homoj tra la mondo. La kubanoj fieras pri sia ritma trezoro kaj soneo estas unu el la plej altaj manifestacioj de la antila kulturo.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González